07/11/2014
La 5an de novembro, agrikulturistoj kolektiĝis antaŭ la prefektejo de Loire-Atlantique en Nantes por manifestacii. Tiuj ĉi deziris esprimi sian incitiĝon pro la ekologiaj kaj administraj devigoj ».
Dum tiu kolektiĝo kiu kunigis ĉirkaŭ 300 personojn, kojpoj konsiderataj kiel « nocaj » de la agrokulturistoj, estis amasigitaj en ĉaretoj, frapitaj kaj ŝprucigitaj per farbo. Aliaj ŝajne estis dispremitaj.
Tiu mobilizado estis subtenita de la Nacia Federacio de sindikatoj de agrokulturaj ekspluatantoj (NFSAE), kiu reprezentas plimulton de bredistoj en Francio.
NFSAE antaŭe jam kontraŭis la malpermeson de GMO, kaj antaŭnelonge mokis la konsciiĝo pri besta kondiĉo.
Notinde ke kojpo estas protektata besto kaj ke estas malpermesite ĉasi ĝin sur la franca teritorio.
http://mrmondialisation.org/quand-les-agriculteurs-deversent-leur-colere-sur-des-ragondins/
Video : La bildoj estas ŝokaj. Kolektiĝintaj antaŭ la prefektejo de Loire-Atlantique pluraj agrokultivistoj maltraktis kojpojn, kovrante ilin per rozkolora farbo antaŭ ol dispremi ilin sub la radoj de iliaj traktoroj.