03/11/2014
En 30 jaroj en Eŭropo, 420 milionoj da birdoj malaperis, laŭ studaĵo publikigita lundon de la scienca magazino Ecology Letters. Kaj la nun mastrumado de medio ŝajnas nekapabla haltigi la amasmortigon de multaj specioj antaŭnelonge plu kutimaj.
/image%2F0553642%2F20141103%2Fob_03d6e0_alaudo.jpg)
« Tio estas alarmo kiu valoras por la tuta eŭropa faŭno », eksplikas Richard Gregory, el la Reĝa Societo por protekto de birdoj, kiu kunaperigis la studaĵon. Kaj li aldonas : « La maniero per kiu ni mastrumadas medion estas nesubtenebla por niaj plej kutimaj specioj. » Malkresko ĝis 90% fakte estis registrita ĉe la specioj tiel kutimaj kiel griza perdriko, kampalaŭdo, paseroj aŭ sturnoj. (fotoj)
/image%2F0553642%2F20141103%2Fob_2dbf6f_pasero.jpg)
En 40 jaroj, la nombro da sovaĝaj bestoj sur la Tero duoniĝis
Laŭ la studaĵo, tiu zorgodona malapero de la eŭropa ornitologia faŭno estas ligita al la moderna metodo de agrikulturo kaj la malapero de ŝirmiloj. La sciencistoj tiel rekomendas rapidan aplikon de novaj agrikulturaj modeloj kaj aranĝon de verdaj areoj en urba medio.
Solvoj ŝajne efikaj, ĉar kelkaj maloftaj specioj da birdoj spertis, dum la sama periodo, pliboniĝon de ties populacio dank’ al aranĝoj de konservado, laŭ la dokumento.
/image%2F0553642%2F20141103%2Fob_516838_sturno.jpg)
Tiu studaĵo aldoniĝas al la longa listo de alarmaj raportoj. Inter ili, tiu titolita Vivanta Planedo, publikigita en septembro fare de la Tutmonda Fonduso por Naturo (WWF) : la agado de la homaro estigis malaperon, en 40 jaroj, de pli ol duono el la sovaĝaj bestoj de la planedo.