Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 novembre 2014 3 19 /11 /novembre /2014 16:55
Eŭropo :  bredado en kaĝo de 332 milionoj da kunikloj

19/11/2014

Malsanaj kunikloj, trudnutritaj per antibiotikoj, vicigitaj laŭ centoj da metroj, amasigitaj en kaĝoj diskovritaj per kadavroj kaj ĉirkaŭitaj de bestaj fekaĵoj. Tiuj ŝokaj bildoj aperas en video filmita de CIWF(Compassion in World Farming), NRO kreita de bredistoj kiuj instigas al bredadaj praktikoj respektemaj al bonstato de la farmbestoj.

CIWF enketis en dek ses kuniklaj bredejoj en kaĝaro, dispartigita en kvin landoj de Oriento kaj sudo de Eŭropa Unio. 322 milionoj da kunikloj estas breditaj en kaĝo sur la eŭropa teritorio, inter kiuj 37 milionoj en Francio.

« Oni ne multe parolas pri la kunikla bredado, dum la kuniklo estas la dua besto plej bredata pro ties viando en Eŭropo ». Ili estas 99% bredataj en kaĝo », precizigas Aurélia Greff, respondeculo pri komunikado kaj kampanjo ĉe CIWF. Laŭ tiu NRO, tio estas « ege verŝajna ke la bredadaj kondiĉoj estas la samaj por ĉiuj kunikloj bredataj en kaĝo en tuta Eŭropo ».

Tiu industria bredado estas finance subtenita de Bruselo. « Ni financas, ne sciante, sistemon kiu atencas la bonstaton de la bredadaj kunikloj ».

Neniu leĝaro ekzistas koncerne la bonstaton de la kunikloj. CIWF pledas, kune kun la Ligo pri protektado de birdoj, favore al malpermeso de ĉiuj bredadaj kaĝoj kaj lanĉas eŭropan petskribon.

CIWF memorigas ke la tradiciaj kaĝoj estas jam malpermesitaj en Aŭstrio kaj baldaŭ en Nederlando ekde 2016. En Belgio, sub premo de la publika opinio, la kaĝoj estas malpermesitaj por ĉiu nova bredejo ekde la 1a de januaro 2013. CIWF sin apogas sur Germanio kiu disvolvas bredadon en parkoj. Rimedo, indikas la NRO, por doni al la bredadaj bestoj la « eblecon esprimi ties naturajn kondutojn.

http://www.bastamag.net/Elevage-industriel-les-conditions

https://www.youtube.com/watch?v=xyNDLgv6B1I#t=72

neniammilitointerni - dans Bestaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }