Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 octobre 2014 4 02 /10 /octobre /2014 07:53
Tutmondo : la populacioj de sovaĝaj bestoj malkreskis je 52% de post 1970…

02/10/2014

La konstatita malkresko de la populacioj de ĉirkaŭ 3.000 sovaĝaj specioj estas eĉ pli grava ol antaŭvidite. La pasinta studaĵo de Tutmonda Fonduso por Naturo WWF publikigita mardon taksas ke 52% el la sovaĝbesta populacio malaperis inter 1970 kaj 2010.

La plibonigado de la mezurmetodoj de la populacioj de fiŝoj, birdoj, mamuloj, amfibioj, reptilioj klarigas la diferencon inter tiu lasta raporto kaj la prognozo de 28% antaŭe anoncita en 2012. Plejparte de la novaj malaperoj de specioj estis konstatitaj en la tropikaj regionoj kaj ĉefe en Latin-Ameriko.

La raporto « Vivanta Planedo » analizis la datumojn de 10.000 sovaĝaj populacioj disigitaj en 3.038 speciojn de vertebruloj en la mondo, el datumbazo mastrumata de la Zoologia Societo en Londono.

Ĝi estas destinita liveri reprezentantan specimenon de la tuta populacio de la tutmonda faŭno, deklaris Richard McLellan de WWF kaj ĉefrespondeculo de la studaĵo.

Ĉasado, fiŝkaptado kaj difektado de la naturaj loĝejoj estis identigitaj kiel ĉefaj minacoj por la faŭnaj populacioj en la mondo. La aliaj faktoroj identigitaj estas la tutmonda plivarmiĝo, la invadantaj specioj, poluado kaj la novaj malsanoj.

http://alerte-plus.blogspot.fr/2014/09/les-populations-danimaux-sauvages-dans.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }