Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 octobre 2014 3 08 /10 /octobre /2014 21:26

08/10/2014

La por-kurdaj manifestacioj en pluraj grandaj urboj de la lando degeneris. La amaskomunikiloj mencias 15 mortintojn.

«Fajraj tagoj», titolas la ĵurnalo Posta pri la perfortaj manifestacioj, kiuj okazis en la lando mardon 7an de oktobro post la avanco de la trupoj de la Islama ŝtato (IŜ) en la kurd-siria urbo Kobani.

«La grupoj, kiuj protestas kontraŭ la atako kondukita de IŜ en la kurda loĝeja areo de Kobanî en Sirio, flamigis Turkion», daŭrigas la grandeldonkvanta ĵurnalo.

«En kelkaj provincoj, la simpatiantoj de KLP alfrontis aktivistojn de Hizbulaho kaj IŜ, en aliaj, aktivistojn de la Partio pri Nacia Agado (turkoj ultra-naciismaj). En Dijarbakiro, Siirt kaj Muş (areo je kurda plimulto), dek kvin personoj mortis dum alfrontiĝoj. En kelkaj distriktoj de pluraj provincoj, la malpermeso surstratiĝi estis dekretita. En Dijarbakiro kaj Batman, la lernejoj estas fermitaj

http://www.courrierinternational.com/article/2014/10/08/plusieurs-morts-apres-des-manifestations-de-soutien-aux-combattants-kurdes

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }