17/10/2014
Foto : la monto Pastoruri en Peruaj Andoj, 8an de aprilo 2007 - Andina AFP
La tutmonda varmiĝo estigis degelon de 40% el la areo de la peruaj glaĉeroj dum la 44 pasintaj jaroj, raportas ĵaŭdon la Nacia Aŭtoritato pri Akvo (NAA).
« Dum la 40 pasintaj jaroj, la glaĉeroj de 19 Kordilieroj suferis pri area malgajno de pli ol 40% kompare kun la inventaro efektivigita en 1970 » laŭ raporto de NAA.
Peruo akceptos en decembro COP20, konferenco de UN pri klimata ŝanĝo kiu celas starigi la bazojn de akordo por redukti emisiojn de forcejefika gaso.
La raporto de NAA, bazita sur satelitaj bildoj, mencias ke la degelo de la glaĉeroj aperigis preskaŭ mil novajn lagojn de alta altitudo.
Peruo enhavas sumon de 2.679 glaĉeroj en 20 regionoj de Andoj.
La glaĉero Pastoruri, unu el la plej gravaj el la Blanka kordiliero situanta je 5.240 metrojn alta en la regiono Ankaŝo (Nordo), malgajnis 52% el ties glacia koverto kaj povus tute malaperi post dek jaroj pro la tutmonda varmiĝo.
Peruo estas inter la 10 landoj plej vundeblaj al la tutmonda varmiĝo pro ties granda biodiverseco, riĉeco de sia faŭno kaj flaŭro, kaj sia klimata diverseco kiu entenas 27 el la 32 tipoj de klimatoj katalogitaj en la mondo.
La amazona arbaro kovras 60% el ĝia teritorio.