Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 octobre 2014 4 16 /10 /octobre /2014 17:39
Pensilvanio : leĝo por silentigi Mumia Abu-Jamal -n

16/10/2014

Respublikana reprezentanto de la Ŝtato Pensilvanio, Mike Vereb, balotigis tekston ĉi-merkrede, en urĝa proceduro, kiu celas malpermesi al la malliberuloj plenumi sian rajton al liberesprimo.

Mumia Abu-Jamal estas la voĉo de la senvoĉuloj. Unu plian fojon, ili volas silentigi tiun ĵurnaliston, malliberigitan ĝismorte kaj sen ebleco eliri.

Oficiale, temas pri protektado de la viktimoj. Fakte, tiu atenco al la esprimlibereco de la malliberuloj, kaj la Unua Amendo al la Usona Konstitucio, celas aparte Mumia Abu-Jamal -n, mortokondamnitan en 1982 ĉar li mortigis policiston, post proceso dum kiu la defendaj rajtoj ne estis respektataj.

Se la respublikana elektito volas ke sia Ŝtato alprenu tian mezuron, estas ĉar Mumia Abu-Jamal ĝenadas. Li sukcesis eldiri komence de oktobro – paroladon dum la disdonado de universitataj diplomoj de Goddard College, en Vermonto, kies kursojn li sekvis perkoresponde. La studentoj ja elektis tiun simbolon pri la lukto por egaleco.

Krom Mumia, ĉiuj malliberuloj de unu el la plej karceraj Ŝtatoj de Usono estos senigitaj de sia rajto al esprimiĝo.

Pensilvanio « enkalkulas 5.000 ĝismorte kondamnitojn sen ebleco de kondiĉa liberigo inter kiuj 500 infanojn », denuncas la komitato Mumia, kiu emfazas la neefikecon de la sekurisma politiko : « En 2013, Filadelfio estis la usona urbo kie la krimeca procento estis la plej alta ». Pluraj asocioj alvokis merkredon al manifestacio en Harrisburg, ĉefurbo de Pensilvanio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }