/image%2F0553642%2F20200928%2Fob_a02d8d_ob-91d887-meksiko1.jpg)
09/10/2014
Dekoj da miloj da personoj manifestaciis sur la stratoj de pluraj urboj de la lando, inter kiuj Meksikurbo. La junuloj estis viktimoj de bandaĉoj kaj de la polico.
Ili estis pluraj miloj, merkredon 8an de oktobro, familioj de viktimoj ĉekape, defilantaj sur la stratoj de Meksikurbo kaj petantaj justecon por la 43 studentoj malaperintaj dum la nokto de la 26a de septembro en la urbo Iguala.
Multaj suspektas ke tiuj junuloj estis masakritaj de membroj de organizita krimo, kun kompliceco de la polico.
Kolero kontraŭ la meksika registaro
Entute, ili estis dekoj da miloj kiuj manifestaciis sur la stratoj de pluraj urboj de la lando, merkredon, inter kiuj 20.000 en la ĉefurbo de la ŝtato Guerrero, kie situas la urbo Iguala. La manifestaciantoj esprimis sian solidarecon kun la familioj de viktimoj, el kiuj kelkaj venis en Meksikurbon.
« Vi ne estas solaj » kaj « Via kolero estas ankaŭ nia », oni povis legi interalie sur la afiŝtabuloj. Sed ili esprimis ankaŭ sian koleron kontraŭ la meksika registaro, postulante demision de la guberniestro de la Ŝtato Guerrero kaj punon kontraŭ la policistoj ligitaj kun la organizita krimo.
La 43 studentoj malaperis post la alfrontiĝoj kun la polico dum manifestacio.
Dimanĉon 5an de oktobro, supozitaj membroj de krima bandaĉo konfesis ke ili mortigis 17 inter ili. Kaj 28 korpoj estis malkovritaj en komuna foso. « Verŝajne », laŭ la Ŝtatprokuroro, kelkaj estas studentoj.