Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 octobre 2014 5 31 /10 /octobre /2014 15:34

31/10/2014

Pli ol unu monaton post la malapero de 43 studentoj sude de Meksiko, artistoj provas atribui vizaĝon al ili, kaj desegnis la portreton de junaj malaperintoj, poste diskonigante ĝin en la reto. La iniciato pliampleksiĝas.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/10/meksiko-mistero-pri-la-malapero-de-43-studentoj.html

Pasintan 26an de septembro, 43 studentoj de la normala lernejo de Ayotzinapa malaperis post perfortaj kolizioj kun la polico en la Ŝtato Gerero, la plej malriĉa el Meksiko. De unu monato, la lando estas sen novaĵo de tiuj malaperintaj junuloj, kio maltrankviligas la Meksikanojn pri ilia sorto.

« Ĝis tiam, ni nenion scias pri la loko, kie ili troviĝas, memorigas la retpaĝaro Diario de Yucatan. Tio kaŭzis indignon de miloj da Meksikanoj, kiuj manifestaciis organizante plurajn marŝadojn por postuli de la aŭtoritatoj, ke ili lokalizu la studentojn ».

Provinte respondi, la ilustristoj el la tuta lando decidis antaŭ kelkaj tagoj desegni la 43 malaperintajn studentojn kaj diskonigi tiujn portretojn en la reton. Ili grupigis ilin en retpaĝon Tumblr.

Meksika artisto, Valeria Gallo, estas je origino de la projekto. Ŝia ideo : krei reton da ilustristoj, kiuj el la foto de unu el la studentoj, desegnas lin kaj poste diskonigas la portreton en la sociaj retoj kun la hashtag #IlustradoresConAyotzinapa, akompanata de tiu skribaĵo : « Mi [Nomo de la ilustristo], volas scii kie estas [Nomo de la malaperinta studento] ».

« La     mia opinio, kiam oni desegnas la portreton de iu, li ne plu estas nekonata, eksplikas Valeria Gallo ĉe la BBC. « Li havas nomon, vizaĝon. Li fariĝas persono. » Siaflanke, Diario de Yucatan eksplikas, ke la artistoj « kaptis la vizaĝon de la malaperintaj studentoj en la celo senti apartenon al ilia historio, kompreni la forkapton kaj komprenigi, ke iu ajn el ni povas sperti tion ».

Ĉi-apude, la portreto de la studento Benjamin Ascencio realigita de Valeria Gallo (maldekstre) kaj tiu de Giovanni Galindes Guerrero realigita de Alexa Lagunas (dekstre)

Lanĉita komence de la semajno, la projekto rapide ampleksiĝis : merkredon 29an de oktobro, preskaŭ 200 artistoj jam partoprenis, retpoŝtigante portreton de unu el la malaperintaj studentoj, notas la retpaĝaro de BBC. Kaj la hashtag #IlustradoresConAyotzinapa jam estis vizitita preskaŭ 14.000 fojojn en la sociaj retoj.

Du aliaj portretoj : tiu de Miguel Angel Hernández Martínez realigita de Jimena Morgade (maldekstre) kaj tiu de Antonio Santana Maestro realigita de Andrés Mario Ramírez Cuevas (dekstre).

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }