Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 octobre 2014 5 10 /10 /octobre /2014 07:27
Maroko : Abolo de la mortopuno : la advokatoj kuniĝas kun la movado

10/10/2014

http://www.worldcoalition.org/?gclid=CjwKEAjw5NihBRCZmdLkuuTHyWYSJACtCY0JlWCoILKJpQTK3l0hgEukmGo8iLrFJDULdoInyeUY6RoCAufw_wcB

Marokaj advokatoj, membroj de pluraj advokataroj de la reĝlando, kuniĝis kun la Maroka Koalicio kaj la reto de parlamentanoj kontraŭ mortopuno en Maroko.

Post la Maroka koalicio kontraŭ la mortopuno kaj la Reto de parlamentanoj kontraŭ mortopuno en Maroko, la advokatoj siaflanke engaĝiĝas kaj aldoniĝas al la listo de aboliciistoj.

Tiuj ĉi estas membroj de ses malsamaj advokataroj de la reĝlando. Gazetara kunveno, animita de tiuj tri grupoj, okazis ĉi-merkredon 8an de oktobro, en Rabato por anonci agadplanon. Tiu renkontiĝo kun la gazetaro okazis marĝene de nova voĉdono pri la moratorio koncerne la ekzekutojn antaŭ la Ĝenerala asembleo de UN, kaj tagon antaŭ la Tutmonda tago kontraŭ mortopuno, memorfestata ĉiun 10an de oktobro.

« Protektu tiujn, kiuj suferas pri mensmalsanoj »

Ĉi-jare, la Maroka koalicio mobiliziĝis sub la jena temo : « Protektu tiujn, kiuj suferas pri mensmalsanoj, ne ekzekutu ilin ».

« Laŭ ni, gravas atentigi pri la graveco de la nehumana situacio de personoj suferantaj pri malsanoj aŭ mensaj malordoj kaj riskas mortokondamnon aŭ ekzekuton », eksplikas la ĉefadvokato Abderrahim Jamaj, kunordiganto de la Maroka koalicio kontraŭ mortopuno, raportas Libe.ma.

La organizaĵo ankaŭ atentigis pri la karceraj kondiĉoj de la mortokondamnitoj en Maroko, ĉefe en Kenitro.

« La mortokondamnitoj vivas en zorgodonaj kondiĉoj kaj suferas pri gravaj mensaj kaj psikaj malordoj », laŭ la koalicio.

La tri partneroj – Maroka koalicio, Reto de parlamentanoj kaj Reto de advokatoj – intencas prezenti detale la demandon pri mensa sano kaj mortopuno dum studtago planita vendredon 17an de oktobro.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }