Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 octobre 2014 1 13 /10 /octobre /2014 08:35

13/10/2014

« Infano, instruisto, libro kaj skribilo povas ŝanĝi la mondon »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-petskribo-por-atribui-nobel-premion-pri-paco-al-malala-112275985.htm

La Nobel-premio pri paco estis aljuĝita al du personoj : la Pakistana Malala kaj la barata Satyarthi por rekompenci ilian batalon favore al aliro de ĉiuj infanoj al edukado.

La Nobel-premio pri paco estis kune aljuĝita pasintan vendredon al la pakistana adoleskantino Malala, plej juna premiito el Historio, kaj la baratano Kailash Satyarthi « pro ilia batalo kontraŭ subpremo de infanoj kaj junuloj kaj por la rajto de ĉiuj infanoj al edukado ».

« La infanoj devas frekventi lernejojn kaj ne suferi pri financa ekspluatado », diris la prezidanto de la Norvegia Nobel-komitato, Thorbjoern Jagland.

Malamata kaj timata de la talibanoj, enkorpiganta la batalon por la rajtoj de knabinoj al edukado en la tuta mondo, Malala Youzafsaj, nur 17-jaraĝa, estas la plej juna premiito en 114 jaroj da Nobela historio. De jaroj, ŝi aktivadas favore al rajtoj de knabinoj al edukado, kio faris de ŝi la celon de murdo-provo kiu preskaŭ mortigis ŝin antaŭ du jaroj, la 9an de oktobro 2012.

Malpli konata de la publiko kaj pli aĝa, 60-jara, Kailash Satyarthi gvidis manifestaciojn kontraŭ ekspluatado de infanoj, ĉiujn neperfortajn en la « tradicio de Gandhi », kiel substrekis la Nobel-komitato.

http://www.lessentiel.lu/fr/news/monde/story/14348820

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }