Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 octobre 2014 5 24 /10 /octobre /2014 21:11
Kobanê : 1an de novembro 2014 : tutmonda mobilizado kontraŭ NIIS – Por Kobanê – Por homaro !

24/10/2014

La organizaĵo NIIS (Nacio Islama en Irako kaj Sirio) lanĉis vastan militan ofensivon laŭ pluraj frontoj kontraŭ la kurda regiono de Kobanê, norde de Sirio (Okcidenta Kurdistano aŭ Rojava). Tio estas la tria atako de NIIS kontraŭ Kobanê de post marto 2014. Ĉar ambaŭ unuaj ofensivoj malvenkis, ili atakas ĉi-foje per multe pli da fortoj kaj rimedoj kaj volas konkeri la urbon.

En januaro de ĉi tiu jaro, la Kurdanoj de Rojava starigis lokan administracian sistemon sub formo de tri memstaraj komunumoj. Kobanê estas unu el tiuj tri komunumoj. La turka landlimo situas norde, kaj ĉiuj aliaj flankoj estas ĉirkaŭitaj de teritorioj kontrolitaj de NIIS.

NIIS alproksimiĝis de la limoj de Kobanê uzante pezajn armilojn el usona fabrikado. Centoj da miloj da civiluloj estas minacitaj de la plej grava genocido el la moderna historio. La popolo de Kobanê provas rezisti dank’ al malpezaj armiloj kontraŭ la barbaraj atakoj de la teroristoj de NIIS, kun la nura helpo de la Unuoj de defendo de la popolo (YPG) kaj virinoj (YPJ), sed kun neniu internacia helpo.

Pro tio, tutmonda kaj amasa mobilizado kontraŭ NIIS – por Kobanê – por homaro – estas esenca

La laŭdire internacia koalicio de lukto kontraŭ NIIS ne alportis efikan helpon al la kurda rezistado malgraŭ ke ĝi spektas la okazantan genocidon kontraŭ Kobanê.

Ili ne plenumis siajn devigojn rilate al la internacia juro.

Pluraj landoj, membroj de la koalicio, aparte Turkio, estas parto de la financaj kaj militaj subtenoj de la teroristoj de NIIS en Irako kaj Sirio.

Pro tio, tutmonda kaj amasa mobilizado kontraŭ NIIS – por Kobanê – por homaro – estas esenca

Se la mondo volas demokration en Mez-Oriento, ĝi devas subteni la kurdan rezistadon en Kobanê. La demokratia memstareco de Rojava entenas tiun promeson de libera estonteco por ĉiuj popoloj de Sirio. Tiurilate, la « modelo Rojava » - laika, nesektisma kaj demokratia – estas modelo kiu metas en praktiko unuecon kaj diversecon.

Agadu nun

Estas tempo doni al la tutmondaj aŭtoritatoj kialojn por ŝanĝi opinion.

Ni kuraĝigas la popolojn el la tuta mondo esprimi sian solidarecon kun Kobanê. Surstratiĝu kaj manifestaciu.

Ni admonas vin kuniĝi kun la Tutmonda mobilizado por Kobanê

Ni subtenu la rezistadon kontraŭ NIIS – por Kobanê – por la homaro !

Kobanê : 1an de novembro 2014 : tutmonda mobilizado kontraŭ NIIS – Por Kobanê – Por homaro !

Unuaj subskribintoj :

Prof Noam CHOMSKY-US; Archbishop Desmond TUTU-South Africa; Adolfo PerezESQUIVEL, Nobel Peace Prize Laureate 1980-Argentina; Hugo BLANCO, leader of the CCP (Campesino Confederation of Peru)-Peru; Prof Bill BOWRING, University of London, Birkbeck College -UK; MICHAEL MANSFIELD QC, President of Haldane Society of Socialist Lawyers-UK; Dr Felix PADEL, Sussex University-UK; LordHYLTON, House of Lords, UK; Margaret OWEN O.B.E, human rights lawyer-UK; Nick HILDYARD, policy adviser-UK; Prof Kariane WESTRHEIM, EU Turkey Civic Commission (EUTCC)-Norway; Prof Michael GUNTER, EU Turkey Civic Commission (EUTCC)-US; Dr.ir. JP Joost JONGERDEN, Wageningen University, The Netherlands; Estella SCHMID, Peace in Kurdistan Campaign-UK; Dr. David GRAEBER-anthropologist, author, UK; Mark THOMAS, writer/comedian-UK; PeterTATCHELL, Director, Peter Tatchell Foundation-UK; Dr Derek WALL, International Coordinator of the Green Party of England and Wales-UK; Stephen SMELLIE, UNISON Lanarkshire, Scotland-UK; FABIO AMATO, Foreign Representative of the PRC Party and Secretariat of the European Left-Italy; Moni OVADIA, perfomer/musicians/theatrical author–Italy; Michel ROLAND, President of Médecins du Monde, Belgium; LUDO DE BRABANDER, spokesperson Vrede vzw (Belgian Peace Organisation)- Belgium; WARD KENNES, Mayor of Kasterlee/ MP, Member of the Flemish Parliament-Belgium; Stephen BOUQUIN, Prof of Sociology, Universite d’Evry-Val-d’Essone and Chairman of ROOD-Belgium; Em. Prof. Herman DE LEY, Ghent University-Belgium Dr. Suresh KHAIRNAR, National Convenor, All India Secular Forum-India; Kishore JAGTAP, President, Phule-Ambedkar Intellectual Forum-India; Amaresh MISRA, Editor-in-Chief, Medhaj News-India;

...

...

http://peaceinkurdistancampaign.com/2014/10/21/urgent-call-for-action-global-rally-against-isis-for-kobane-for-humanity/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }