Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 octobre 2014 6 25 /10 /octobre /2014 14:53
Italio : Granda manifestacio kontraŭ la reformo de la laboro de  Matteo Renzi

25/10/2014

Foto : Manifestacio por protesti kontraŭ la reformo de la labormerkato en marto 2012, en Romo. http://www.rfi.fr/europe/20120401-italie-syndicalistes-distribuent-tracts-sortie-messe/

Dekoj da miloj da personoj manifestaciis sabaton sur la stratoj de Romo, alvoke de la plej granda itala sindikato. Ili denuncis la projekton de reformo de la leĝoj kiuj regas la labormerkaton. Tiu projekto atencas interalie la protekton de la salajruloj.

Svingante la ruĝajn flagojn de la sindikato CGIL, la manifestaciantoj, ĉefe studentoj kaj junuloj, paŝadis ĉekape de unu el la kvar defiladoj kiuj trairis la ĉefurbon, postulantaj redukton de senlaboreco de la junuloj kaj pli bonan protektadon por la unuaj laborpostenoj.

La senlaboreco de la junuloj atingas nun 44%, kaj plejparte el la laborpostenoj estas portempaj, sen sekureco nek avantaĝoj.

« Ni estas ĉi tie por esprimi ke la nestabila laboro ne estas nia destino. Ni volas investojn por estonteco », lanĉis al la homamaso junulo armita per megafono.

Faciligi la maldungojn

Por lukti kontraŭ senlaboreco, la registarestro Matteo Renzi proponas instigi la firmaojn al kreado de laborpostenoj faciligante la maldungojn kaj reduktante la rajtojn kaj protektojn de la salajruloj dum iliaj unuaj jaroj da laboro. Li akiris subtenon de la Senato komence de la jaro.

Ties partio, la Demokrata partio (DP, centra-maldekstra) estas tamen dividita koncerne la proponitajn aranĝojn, aparte pri eventuala reverkado de la artiklo 18 de la laborkodo kiu protektas de la ekscesaj maldungoj. La sabata movado estas la unua granda manifestacio kontraŭ la DP, kiu estas historie ligita al la sindikatoj.

Striko en la Transportoj

Vendredon, la strikantaj salajruloj jam manifestaciis en pluraj urboj de Italio por protesti kontraŭ tiu reformo kaj kontraŭ la buĝetaj detranĉoj en la publikaj servoj. La strikoj tuŝis ĉefe la sektoron de transportoj.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }