/image%2F0553642%2F20220514%2Fob_283e2c_orienta-j.jpg)
02/10/2014
Ĉirkaŭ 25% el la novaj israelaj loĝejoj konstruitaj en Jerusalemo dum la unua duono de 2014, okazis en la orienta parto okupaciata de la urbo, indikis dimanĉon NRO.
Laŭ komunikaĵo de la israela municipo de Jerusalemo, la konstruado de 2.100 hejmoj komenciĝis en la urbo inter la 1a de januaro kaj la 30a de junio.
Estas ne precizigite, en kiuj sektoroj de Jerusalemo okazis tiuj laboroj, ĉar Israelo konsideras, ke la tuta urbo estas "unuigita kaj nedividebla" parto de la Hebrea ŝtato.
Hagit Ofran, de la NRO «Pacon nun», tamen precizigis, ke kvarono el la novaj loĝejoj troviĝas en koloniaj kvartaloj de la araba parto, okupaciata de Israelo de post 1967.
«Oni parolas pri 500» hejmoj, diris S° Ofran, aldonante, ke la ciferoj estas ĝenerale similaj al tiuj de la pasintaj jaroj.
La internacia komunumo ne agnoskas la aneksadon de Orienta-Jerusalemo, kaj konsideras la koloniojn en okupaciata teritorio kontraŭleĝaj laŭ la internacia juro.
Ĉirkaŭ 200.000 Israelanoj loĝas en la koloniaj kvartaloj en Orienta Jerusalemo, apud ĉirkaŭ 306.000 Palestinanoj, kiuj havas la statuson de loĝantoj kaj ne de civitanoj, laŭ la municipaj ciferoj.
La Palestinanoj reprezentas 38% el la tuta urba loĝantaro.
http://www.20minutes.fr/monde/1451061-israel-25-nouveaux-logements-a-jerusalem-batis-occupe