21/10/2014
La elpelado de la kampo nomata « de la ovingoj » okazis hodiaŭ 21an de oktobro tagmeze. Nur 130 personoj, el pli ol 300 loĝantoj de tiu kampo, ricevis proponon pri reloĝado.
Preskaŭ 350 personoj loĝis en tiu kampo situanta en la urbo Bobigny.
Ĉirkaŭ la 13a horo la policistoj intervenis per buldozoj por procedi al elpelado de personoj kiuj plu troviĝis surloke.
Spite al la urĝa situacio, neniu propono pri reloĝado estis farita al tiu sesdeko da personoj - inter kiuj beboj kaj maljunuloj. La elpelado trankvile disvolviĝis.
La policistoj eskortis la grupon ekster la limoj de la urbo kaj gardodeĵoris surloke por malhelpi iun ajn revenon en Bobigny.
Pasintan semajnon, Internacia Amnestio-Francio kaj pluraj dekoj da asociaj partneroj lanĉis « Ĉarton por la rajtoj kaj digneco de la okupantoj de terenoj »
Tiu Ĉarto interalie proklamas :
ARTIKOLO 3
Ĉiu improvizita domo konsistigas la hejmon de ties okupantoj. Ĉiu rajtas agnoskon kaj respekton de sia hejmo, kaj ties neperfortebleco.
ARTIKOLO 13
Neniu elpelado aŭ evakuado ne devas okazi sen reala ekzameno de la situacio de ĉiu persono rilate al sia familia situacio, sanstato, lernejebleco, laboro kaj loĝado.