14/10/2014
Foto : ĈI-TIE MALSATSTRIKO
Laŭ sindikata fonto, salajrulo de la nanta uzino de la cigaret-produktisto SEITA, filio de la brita Imperial Tobacco, komencis lundon malsatstrikon. Li estas la kvina kiu protestas kontraŭ la fermado de la produktejo.
La ministrejo de la Laboro, akuzata de la sindikato CGT pri senagado en tiu afero, indikis lundon vespere ke ĝi petas « la sindikatojn kaj la estraron daŭrigi la intertraktadojn por trovi solvojn » por ĉiu salajrulo.
Ĝi indikis sian « komprenon pri la mobilizado de la salajruloj fronte al la fermado de la uzino ». « La publikaj potencoj estas aparte atentaj pri la sanstato de la strikantaj salajruloj », aldonis la ministrejo.
La tri sindikatoj de la firmao ĝis tiam plu rifuzas subskribi la akordojn pri akompanantaj aranĝoj (alipostenigo, monkompensoj…). Ili petas de SEITA tempon por retraktadi la planon.
Lundon vespere, la interdiskutoj daŭris, laŭ CGT, en la celo plilongigi la proceduron teorie fermitan merkrede fare de lasta centra firmkonsilio.
Lundon posttagmeze, kvina persono kuniĝis kun la malsatstriko, salajrulo 46-jaraĝa, mekanikisto laboranta de antaŭ 18 jaroj ĉe SEITA, indikis David Rolandeau, sindikata delegito SUD Tabako.
« Li ĵus instaliĝis en lito antaŭ la uzino », en Carquefou « Karkefu » (Loire-Atlantique), apud Nanto, en kiu la strikantoj tranoktas, aldonis la sindikatano.
De nun kvin personoj « tendumos 24 horojn el 24 kaj sep tagojn el sep antaŭ la uzino por montri sian indignon fronte al malhumanigita direkcio kaj registaro kiu tute silentas », li plu deklaris.
Ses salajruloj ĉesigis sin nutri la 29an de septembro por protesti kontraŭ la fermado de la uzino de Carquefou, kadre de drasta maldung-plano anoncita en aprilo.
Tri inter ili jam ĉesigis la movadon pasintsemajne, dum alia salajrulo, 49-jaraĝa, jam koncernata de antaŭa restruktura plano de SEITA, siavice ekmalstastrikis sabaton.
Laŭ S° Rolandeau, la malsatstrikantoj, « ege malfortigitaj », verŝajne « restados en la uzino » dum la kolektiĝo antaŭvidita en Nanto por « meti premon » sur la direkcion, unu tagon antaŭ la lastlasta centra firmkonsilio kiu traktos la akompanantajn aranĝojn de la maldung-plano, en Parizo.
Agadoj estas ankaŭ antaŭviditaj mardon en la aliaj produktejoj SEITA, interalie en Riom (Puy-de-Dôme) kaj Les Aubrais, apud Orléans.
Lundon, la instanco pri kunordigado de la Komitatoj pri Higieno kaj sekureco starigis malfavoran opinion pri la projekto, emfazante « gravajn riskojn por la salajruloj laborantaj nuntempe, kaj estontece », kaj komisiis ties sekretarion por ĉia estonta agado antaŭ tribunalo, laŭ CGT.
http://www.20minutes.fr/france/1460281-20141013-seita-cinquieme-salarie-entame-greve-faim