/image%2F0553642%2F20211125%2Fob_4e3877_ob-f464e1-sivens-3.jpg)
30/10/2014
La perforto, kiu okazas de pli ol du monatoj sur la humida areo de Testet kondukis al la morto, dum la alfrontiĝoj, de Rémi Fraisse, juna opoziciulo al la baraĵo.
Tiu dramo estas nepravigebla. Ĝi estas konsekvenco de du kaŭzoj : obstineco de la aŭtoritatoj, kiuj daŭrigis la laboron dum la raporto de la spertuloj mendita de la registaro ne ankoraŭ liveris konkludon ; kaj perforta subpremo fare de la polico, kiuj enkadrigis tiun laboron, fronte al rezista movado, neperforta sed decidema.
Tiu persisteco estas despli sensenca, ke la projekto estis ĵus agnoskita kiel malbone studita kaj malbone financita de la raporto de spertuloj mendita de Ségolène Royal (ministrino pri ekologio) publikigita pasintan lundon matene. Tio intervenas post mobilizado de opoziciuloj kaj agado de malsatstrikantoj.
Tiu raporto konfirmas tion, kion diras la kontraŭuloj de antaŭ jaroj. La Ĝenerala konsilio de la departemento Tarn volis akceli la proceduron, malobserva al la leĝaj normoj, esperante profiti de la eŭropaj monsumoj kondiĉe, ke la laboroj estu finitaj antaŭ la 30an de junio 2015. Financado, kiun ĉiaokaze, ne estus akirinta, ĉar la eŭropaj monsumoj ne povas esti utiligitaj al plivastigo de irigacia surfaco. Restis do kiel solvo komenci la laborojn senatende.
La raporto, kiu mencias la mankojn kaj absurdecon de la projekto, indikas tamen, ke la laboro jam tro progresis por ĉesigi ilin ! Tia konkludo, se ĝi fariĝus oficiala, estus konsento al malvirto kaj perforto, uzitaj por trudi tiun laboron, je iu ajn prezo. Male al tio, kion plu asertas la Ĝenerala konsilio de Tarn, ke ĝi atentas pri la raporto de la spertuloj, la modifoj de la projekto postulus novan deklaracion de publika utileco.
La laboroj devas ne nur esti haltigitaj sed definitive forlasitaj ! La tuta vero devas esti farita pri la kondiĉoj de la morto de Rémi Fraisse. Ni kondolencas la familion kaj amikojn de Remi, kaj alvokas kuniĝi kun la kolektiĝoj, kiuj organiziĝas ĉie en Francio je lia memoro.
https://france.attac.org/actus-et-medias/salle-de-presse/article/barrage-du-testet-un-projet
/image%2F0553642%2F20211125%2Fob_4dff1b_remi.jpg)
Foto: La perforto kiu okazas de pli ol du monatoj sur la humida areo de Testet kondukis al la morto, dum la alfrontiĝoj, de Rémi Fraisse, juna opoziciulo al la baraĵo.
/image%2F0553642%2F20211125%2Fob_00d5c1_image-0553642-20140904-ob-118f59-malse.jpg)