11/10/2014
Tafta, Ceta, Tisa : malantaŭ tiuj mallongigoj sin kaŝas akordoj pri libera interŝanĝado kaj investadoj, intertraktataj en la plej granda sekreto. Kaj kiuj riskas pereigi la normojn sociajn, financajn, sanitarajn, kulturajn kaj mediajn en Eŭropo.
Ili ebligos interalie al la multnaciaj firmaoj persekuti la Ŝtatojn ĉe arbitraciaj tribunaloj privataj, ekster ĉia demokratia kontrolo. La akordo TAFTA (aŭ TIPP) antaŭvidas krei la plej grandan areon de libera interŝanĝo en la mondo, inter Usono kaj Eŭropa Unio. TISA estas akordo intertraktata en la plej granda opakeco fare de 50 landoj, inter la plej fervoraj defendantoj de la ekonomia liberigo, kiuj deziras malfermon de la « merkato de servoj » (edukado, sano, transportoj, telekomunikadoj,…) al la internacia konkurenco.
Granda tago de eŭropa mobilizado estas organizita la 11an de oktobro, por rifuzi tiujn komercajn akordojn. Pli ol 300 agadoj estas antaŭviditaj en 20 landoj dum tiu eŭropa agadtago.
Sendube timigita de la kreskanta opozicio al tiuj traktatoj, la Eŭropa konsilio decidis la 9an de oktobro publikigis la traktatan mandaton atribuitan al la Komisiono fare de la Ŝtatmembroj, koncerne la komercan transatlantikan akordon (TTIP/Tafta).
Tiu travidebleco estas de longtempe postulata de la eŭropaj NROj kaj sindikatoj. La publikigado de tiu traktata mandato « 16-monataĝa » estas « farso », opinias la eŭrodeputito Yannick Jadot (Ekologiisto). Tiu 17-paĝa mandato estas fakte disponebla en la reto, sekve al malsekretigo, de antaŭ unu jaro. Tio ne estos sufiĉa por forigi la opakecon kiu regas sur ĉiuj tiuj komercaj intertraktatoj.