Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 octobre 2014 3 01 /10 /octobre /2014 06:56
Ĉinio : ĉina NRO malkaŝas la kondiĉojn de fabrikado de la iPhone 6

01/10/2014

Labortempoj de 2 monatoj kaj duono sen ripoztago, tagoj de 12 ĝis 15 horoj (kelkfoje ĝis 18 horoj), foresto de protektvestaĵoj, plimulta dungado de portempaj laboristoj por eviti leĝajn kotizojn kaj devigojn, aŭ eĉ salajruloj kiuj pagas propran sankontrolon por enposteniĝo (kio devus esti je la financa ŝarĝo de la dunginto) ; jen al kio estas submetataj la laboristoj de Pegatron kiuj fabrikas iPhone6 en la nomo de Apple, laŭ Peuples Solidaires (Solidarecaj Popoloj).

La NRO starigas tiun teruran bilancon baziĝante sur raporto de la Asocio de studentoj kaj universitatanoj kontraŭ la malbona konduto de firmaoj, NRO situanta en Honkongo.

Titolita « La vivo de iSklavoj de Apple en la mizeraj atelieroj de Petagron en Ĉinio », la dokumento emfazas « la kaŝitan vizaĝon de la sukceso de Apple, kaj ties nekapablecon atente kontroli la sintenon de ties liverantoj ».

En 2010, ondo da memmortigoj frapis alian sub-traktanton de Apple, Foxconn. En tiu uzino de Ŝenĵeno, la laboristoj ne eltenis la abomenindajn laborkondiĉojn. Apple tiam finance helpis Foxconn por plibonigo de la salajroj de ties personaro, kaj premis la estraron de la establaĵo, por ke ĝi plibonigu la laborkondiĉojn.

Ni memoru ke Apple anoncis la vendon de 10 milionoj da iPhones 6 en la tri unuaj surmerkatigaj tagoj de la smartfono.

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }