Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 octobre 2014 5 24 /10 /octobre /2014 13:09
Ĉilio : Ĉirkaŭ 5.000 personoj defiladis en Santiago por la mapuĉa rezistado

24/10/2014

La protestantoj marŝadis de la Plaza Italia ĝis Los Héroes. Post la marŝado, perfortaj incidentoj okazis inter enkapuĉuloj kaj policistoj.

Pli ol 5.000 personoj partoprenis la 12an de oktobro al la « marŝado por mapuĉa rezistado » en la celo defendi la rajtojn de la indiĝenaj popoloj kadre de la memortago Kristoforo Kolombo.

La manifestaciantoj, multaj mapuĉaj komunumoj el la sudo de la lando kolektiĝis sur la Plaza Italia kaj paŝis ĝis Alameda, ĉefa avenuo de la ĉefurbo.

Freddy Melinao, porparolanto de la komunumo Kuyen Mapu en la regiono Araŭkanio, avertis la registaron ke ili plu postulos la proprieton de la praaj teroj kiujn ili juĝas sian.

« Estu klare (…) ke ni ne haltigos la batalon por reakiri nian teritorion, ni ĉiel daŭrigos lukti », li deklaris ĉe Radio Cooperativa.

En Araŭkanio disvolviĝas de pluraj jaroj konflikto inter la mapuĉaj komunumoj kiuj postulas terojn kiujn ili konsideras kiel praajn kaj la agrikulturistaj kaj arbaristaj firmaoj kiuj laŭleĝe posedas ilin.

La konflikto, kiu okazigis la morton de vilaĝanoj, policistoj kaj agrikulturistoj, intensiĝis tiujn lastajn semajnojn pro la morto de vilaĝano dum okupado de farmbieno dum perfortaj alfrontiĝoj kun la polico, en kiu ankaŭ pluraj soldatoj estis vunditaj.

Ĉe la fino de la defilado, grupo da junaj enkapuĉuloj, ŝajne sen rilatoj kun la indiĝenaj komunumoj, rompis kelkajn montrofenestrojn kaj alfrontiĝis kun la kontraŭribela polico, kiu uzadis akvo-ŝprucigilojn kaj plorigajn gasojn por disigi lin.

http://www.eldinamo.cl/2014/10/12/marcha-resistencia-mapuche-santiago/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }