Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 septembre 2014 2 02 /09 /septembre /2014 21:56

02/09/2014

Foto : Valentina Melnikova, prezidantino de la Komitato de la patrinoj de rusaj soldatoj © REUTERS|Sergei Karpukhin.

Valentina Melnikova, membro de pli ol 20 jaroj de la Komitato de patrinoj de rusaj soldatoj, menciita ĵaŭdon de la opozicia televidkanalo Dojd, taksas ĝis 15.000 la nombron de militistoj de sia lando kiu batalas en Ukrainio. Pli ol cent mortis ĝis la 13a de aŭgusto, laŭ du membroj de konsilio de homaj rajtoj ligita al la rusa prezidenteco, citita de Veronika Dorman, raportisto de la franca ĵurnalo Libération en Moskvo, en la ĵurnalo datita de vendredo 29a de aŭgusto.

Moskvo plu neas sian surlokan engaĝiĝon en la ukrainia konflikto. Sed en Rusio voĉo leviĝas, tiu de la Komitato de patrinoj de rusaj soldatoj, NRO tre respektata kiu denuncas la sendon de junaj batalantoj, dum oficiale la lando ne militas.

Okazis militoj en Afganio kaj Ĉeĉenio, nun en Ukrainio, laŭ la patrinoj de rusaj soldatoj. Tiujn pasintajn tagojn, ilia komitato ricevis multegajn atestojn de familioj de vunditaj soldatoj, aŭ mortintaj dum batalo. Tamen oficiale, Rusio ne militas.

Ĉi-okaze, la nelacigebla gvidantino de la komitato, Valentina Melnikova, denove diskonikas alarmajn informojn.

« Ni ricevis alarmon de gepatroj de soldato al kiu la aŭtoritatoj trudis subskribi kontrakton pri misio ĉe la batalfronto. Ili diris al li, se vi ne subskribas, ni faros tion anstataŭ vi, kaj ni sendos vin en Luhansko, Ukrainio. Do, ni plendis kaj pro tio, ni komencis interesiĝi al la rusaj soldatoj en Ukrainio. »

De tiam, dekoj da ĉerkoj de mortintaj soldatoj ĉe tiu kaŝita batalfronto estis raportitaj al la familioj, kaj sekrete enterigitaj. La rusia engaĝiĝo en Ukrainio estas jam amasa, laŭ Valentina Melnikova. « Ĉio, kion mi povas diri al vi, estas ke ĉirkaŭ 10.000 rusiaj soldatoj estas engaĝiĝintaj en Ukrainion ».

La komitato de Sankt-Peterburgo raportas, ke 100 militistoj estas flegitaj pro militaj vundoj. Kaj laŭ la grupo de Stavropol, jam 400 soldatoj revenis mortintaj, tra la tuta lando.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }