Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 septembre 2014 7 28 /09 /septembre /2014 15:39
Turkio : Labourstart kampanjo : Deva maldungas laboristojn kiuj aniĝas al sindikatoj

28/09/2014

Partnerece kun IndustriALL, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en la sektoroj de mino, energio kaj industrio en 140 landoj : nova forto de la tutmonda solidareco batalanta por pli bonaj laborkondiĉoj kaj kreskado de la sindikataj rajtoj en la tuta mondo.

Tiu farmacia firmao multnacia intencas maldungi laboristojn kiuj aniĝas al la Sindikato Petrol-Is. Ĉar ties socia sidejo estas en Bahamoj, ĝi opinias ke ĉio estas permesata al si : sed ties estraro malpravas.

Deva Holding, filio de la grupo EastPharma, devas respekti la nacian kaj internacian leĝaron kaj respekti Petrol-Is kiel kunparolanton de la socia dialogo. Kolektiva interkonsento estos la unua paŝo en la redungado de la 24 laboristoj maldungitaj.

La ĝenerala direktoro, Philipp Haas, ignoris ĝis nun, la intervenojn de IndustriALL sed anoncas nun la disvolviĝon de siaj operacioj internaciskale, dezirante akiri konformilojn de la altaj aŭtoritatoj de la publiksanaj administradoj en Eŭropo kaj Usono.

Partoprenu la retan kampanjon por esprimi al Philipp Haas ke vi kontestos la komercan ekspansion de Deva Holding tiel longe kiel ties dungitoj, interalie en Turkio, estos maldungitaj pro sia aniĝo al sindikato.

Retmesaĝo

S° Haas,

Mi aldonas mian voĉon al la tutmonda protestado kontraŭ la malobservado de la internaciaj labornormoj fare de Deva Holding en Turkio. La dungitoj de viaj kompanioj rajtas formi aŭ aniĝi al sia elektita sindikato, kaj ili elektis Petrol-Is. Kiel estro, estas do je via respondeco agnoski tiun sindikaton, kunsidi kun ĝi por interdiskutado, kaj trovi novan interkonsenton.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }