07/09/2014
Foto : Claudia Medina, torturita de la registaraj fortoj
En raporto publikigita ĵaŭdon 4an de septembro, nomita « Ekster ĉia grado », Internacia Amnestio denuncas la amplekson de mistraktado kaj torturo plenumitaj de la meksikaj aŭtoritatoj. En tiu lando, la indikitaj kazoj da torturo kaj perfortoj kreskigis je 600% en dek jaroj.
La nombro da plendoj pro torturo registrita de la meksika komisiono pri homaj rajtoj atingis sep mil, en nur tri jaroj. En la tuta lando, civitanoj estas perforte arestitaj, frapitaj kaj eĉ truditaj fari falsajn konfesojn aŭ akuzi aliajn personojn pri gravaj krimoj.
Fabienne Malamout, respondeculo de la kunordigado-Meksiko por Internacia Amnestio, elvokas la kazon de Claudia Medina, junulino senmotive arestita de la meksika polico.
« Claudia estis arestita plennokte, estis sekse agresita, suferigita per elektraj malŝargoj, draŝita, trudita konfesi ke ŝi estas membro de perforta krimbando » ŝi denuncas.
Aplikigi la leĝon
La NRO petas de la registaro ke ĝi apliku la leĝon kiu ebligus haltigi la imunecon pri kiu ĝuas la aŭtoritatoj. Sed « nur sep torturintoj estis kulpikitaj de la federalaj tribunaloj. Ili ofte estas agentoj el polico, el sekurfirmao aŭ militistoj kiuj klare agadas en plena nepuniteco. »
Tiuj ekscesoj estigas gravajn konsekvencojn en la rilatoj kiujn la meksikanoj havas kun la aŭtoritatoj. Laŭ Internacia Amnestio, 64% el ili timas torturon okaze de pridemandado aŭ provizora arestado fare de la meksikaj aŭtoritatoj.