Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 septembre 2014 1 01 /09 /septembre /2014 20:48
Israelo : proprigas al si vastan teritorian parton en Cisjordanio

01/09/2014

Israelo decidis deklari kiel posedo de la Israela ŝtato, 400 hektarojn proksime de la kolonio Gva’ot, en la ĉirkaŭaĵo de Bet-Leĥem, reage al la murdo de tri junaj israelanoj en junio en la sektoro, indikis la armeo en komunikaĵo. La koncernataj roluloj havas 45 tagojn por formi apelacion, ĝi precizigis.

Laŭ la amplekso, temas pri decido kiu reprezentas « senprecedencan » konfiskadon de post la jaroj 1980, maltrankviliĝis la kontraŭ-kolonia organizaĵo « Pacon nun ». Siaflanke, la palestinaj respondeculoj severe kritikis novan israelan defion.

La milito konkludis israelan-palestinan perfortan ciklon kaŭzitan de la forrabado, la 12an de junio, de tri adoleskantoj apud Guŝ Etzion, koloniaro situanta en areo plene kontrolita de Israelo dek kilometrojn sude de Bet-Leĥem. Gva’ot estas parto de Guŝ Etzion.

La Palestinanoj indignigitaj

La daŭrigo de la koloniado (konstruado de civilaj loĝejoj en la okupitaj aŭ aneksitaj teritorioj de Israelo de post 1967) estas konsiderata kiel ĉefa obstaklo al la klopodoj deplojitaj de jardekoj por solvi la israelan-palestinan konflikton.

De post 2009, dum la regado de la ĉefministro Benjamin Netanyahu, la nombro da unuoj (loĝejoj aŭ domoj) konstruitaj pasis de 1.500 aŭ 1.800 pasintan jaron al 2.000 aŭ 2.500, asertas « Pacon nun ». La procezo aliparte plivastiĝis orienten kaj en Cisjordanion, laŭ Hagit Ofran, respondeculo de la israela asocio kiu aktivas favore al la fino de la israela-palestina konflikto.

La decido anoncita dimanĉon « nur pli damaĝos la situacion », bedaŭregis Nabil Abu Rudejna, porparolanto de la palestina prezidento Mahmud Abbas, memorigante ke la internacia komunumo konsideras la koloniojn en okupita teritorio kiel kontraŭleĝajn. La palestina intertraktanto Saëb Erakat sammaniere denuncis la militon en Gazao, kaj la daŭrigon de koloniado kiel « krimojn kiuj nuligas ĉiajn perspektivojn de solvoj pri du Ŝtatoj (israela kaj palestina unu apud la alia) kaj pacan procezon.

La decido proprigi al si tiujn 400 hektarojn estas « kolektiva puno suferigita al la Israelanoj kiujn oni ankoraŭ pli malproksimigas de paca perspektivo kun du ŝtatoj por du popoloj », reagis Hagit Ofran.

Ĉu nova urbo ?

Laŭ Hagit Ofran, la momento, kelkajn tagojn post la pafhaltigo interkonsentita kun Hamaso en Gazao ne estas hazarde elektita. Ĝi ŝajnas indiki ke « la sinteno kiun Israelo komprenas estas nur la perforta (plenumita de Hamaso). Miaopinie, tio estas danĝera mesaĝo adresita al la Palestinanoj ».

La konsilio de la kolonioj Guŝ Etzion siaflanke, salutis en komunikaĵo la anoncon faritan dimanĉon kiel enkonduko al ekspansio de Gva’ot kaj naskiĝo de « nova urbo ».

Entute 350.000 kolonianoj vivas en Cisjordanio kaj ĉirkaŭ 200.000 en Orienta Jerusalemo, laŭ la NRO.

http://www.lesoir.be/641118/article/actualite/monde/2014-08-31/israel-s-accapare-une-vaste-portion-territoire-en-cisjordanie

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }