
29/09/2014
En Honkongo, Studentaj manifestacioj punktitaj per incidentoj kun la polico, akcelis la lanĉon de la movado, kiu alvokas la loĝantaron al blokado de la urbo-centro, subtene al la demokratia postulo.
Post du noktoj da incidentoj antaŭ la registara sidejo de Honkongo, kie strikantaj studentoj favore al demokratia reformo kolektiĝis ekde vendredo 26a de septembro vespere, Benny Tai, respondeculo de la movado «Occupy Central», lanĉis la oficialan operacon. La loĝantaro de Honkongo estas alvokita blokadi la centron de Honkongo per daŭra kolektiĝo.
La 28an de septembro, miloj da Honkonganoj alfluis kaj blokadis stratojn de la urbo-centro kaj sporadaj alfrontiĝoj okazis inter manifestaciantoj kaj la polico, surhavanta kontraŭ-ribelan uniformon, laŭ la retpaĝo de South China Morning Post. Pluraj policistoj estis vunditaj. La polico sturmis kaj ekuzis plorigajn gasojn kaj pipro-gasojn, dum la manifestaciantoj provis ŝirmi sin per pluvombreloj.
Reformo
La streĉo kreskis ekde la nokto de la 26a ĝis la 27a de septembro, kiam la polico ekuzis tiujn gasojn kontraŭ centoj da studentoj kolektiĝintaj antaŭ la registara sidejo, sur la placo Tamar. La incidentoj okazigis dekojn da vunditoj inter la studentoj kaj la policistoj. La 27an, la pordemokratiaj famuloj unu post la alia vizitis la studentojn, kaj post kelkaj hezitoj, Benny Tai lanĉis la movadon «Occupy Central».
Tiu ĉi celas postuli eksigon de la projekto de la nova balotproceduro por elekto de la ekzekutiva ĉefo, anoncita de Pekino la 31an de aŭgusto, kaj juĝita kiel kontraŭ-demokratia. Ĝi petas starigon de vere demokratia reformo ĝis ĝenerala voĉdonrajto, konforme kun la interkonsento ĉina-brita subskribita dum la retransdono (1997) de la brita eks-kolonio al Ĉinio.
Tiuj incidentoj ekaperas kelkajn tagojn antaŭ la dato origine planita por la lanĉo de «Occupy Central», la unua de oktobro, kiu estas la tago de la ĉina nacifesto.
http://www.courrierinternational.com/article/2014/09/28/occupy-central-bloque-le-centre-ville