Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 août 2014 2 12 /08 /août /2014 17:41

12/08/2014

Post la morto de juna nearmita nigrulo, mortigita de la polico en Usono, ribeloj eksplodis dimanĉon en Ferguson, en la antaŭurbo de Saint-Louis, en la centro de la lando. La incidento reliefigas la rasajn streĉojn inter la loka polico plimulte blankhaŭta, kaj la nigra komunumo.

Ribeloj eksplodis kaj magazenoj estis priŝtelitaj, dimanĉon 10an de aŭgusto dum la vespero en Ferguson, urbo de la antaŭurbo de Saint-Louis, en la centro de Usono. La perfortoj komenciĝis post la morto de nigra nearmita adoleskanto, Michael Brown, 18-jaraĝa, mortigita de la polico tagon antaŭen.

La policistoj de la urbo Ferguson uzadis plorigajn gasojn, kaj hundaj brigadoj estis deplojitaj por regi la homamason. Ili rapide estis superitaj, kaj devis alvoki helpon venintan de apudaj urboj, laŭ la loka televidkanalo KSDK. Disponebla video sur la retpaĝo de la ĵurnalo «St. Louis Post-Dispatch» montras benzinstacion, kiu estas ankaŭ vendejo, priŝtelita, poste incendiita de la ribelantoj. Laŭ la ĵurnalo, ankaŭ superbazaro Walmart kaj kvartalaj magazenoj estis celo de priŝtelantoj.

Kontraŭdiraj versioj

La ribeloj eksplodis post ceremonio organizita memore al Michael Brown, 18-jaraĝa, mortinta tagon antaŭen dum neklaraj cirkonstancoj. La diversaj versioj estas malsamaj laŭ la rakontoj. Atestanto, Dorian Johnson, rakontis ĉe la loka televidejo KMOV, ke li paŝis surstrate kun Michael Brown, kiam policisto agresis lin, kaj eliris sian armilon. La policisto pafis al la adoleskanto, kiu tiam «turniĝis kaj levis la manojn», sed la policisto plu pafis, laŭ Dorian Johnson.

La ĉefpolicisto de la kantono Saint Louis, laŭ Jon Belmar, prezentis version iome malsaman. Laŭ li, Michael Brown estis mortigita post ke li agresis la policiston kaj provis ŝteli lian armilon. La urbestro de Ferguson alvokis trankviliĝon kaj promesis, lundon 11an de aŭgusto, senpartiecan enketon. En intervjuo, al CNN, James Knowles asertis : «La solaj vortoj, kiujn mi povas diri al mia komunumo estas, ke ĝi restadu trankvile. Mi povas kompreni la koleron de la homoj, sed tio ne estas konstruema».

La plej grava zorgo de la protestantoj koncernas la enketon. Ili timas, ke tiu ĉi estu partieca. Ĝi estos konfidita al la superaj instancoj, la polico de la kantono St-Louis, kaj ne al la municipaj instancoj, indikis S° Knowles, kiu promesis, ke justico estos plenuminta.

Ĉu dua afero Trayvon Martin ?

Jon Belmar ne precizigis, ĉu la agento estas blankhaŭta sed la incidento reliefigas la rasajn streĉojn inter loka polico plimulte blankhaŭta, kaj la loĝantoj de Ferguson, komunumo plimulte nigra, substrekas la ĵurnalo St. Louis Post-Dispatch.

La familio de Michael Brown aliparte varbis Benjamin Crump, advokato, kiu diskoniĝis defendante la familion de Trayvon Martin, juna nigrulo mortigita en 2012 de najbaro efektiganta prigardan rondiron en sia kvartalo en Floride. Lia murdo relanĉis la debaton pri rasismo kaj pri la leĝoj koncerne legitiman defendon.

http://www.jeuneafrique.com/Article/ARTJAWEB20140811161917/

https://www.youtube.com/watch?v=dQnMYwMNzKU

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }