Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 août 2014 3 06 /08 /août /2014 20:33

06/08/2014

« Ni ne volas militon ! », « lasu al ni niajn filojn ! » : dum kvin tagoj la membroj de la rumana malplimulto blokadis la vojojn en la regiono Ĉernivĉi, rifuzante la mobilizordonon. La regiona guberniestro finfine sugestis al la rumanoj el Ukrainio « foriri al Rusio »… Bukareŝto maltrankviliĝas, eĉ se Kievo finfine retroiris.

Ĵaŭdon 24an de julio, la aŭtoritatoj de Kievo anoncis partan mobilizordonon koncerne milojn da ukrainiaj civitanoj, nome tiuj de la rumana malplimulto, kiuj estos senditaj en la regionojn Doneĉk kaj Lugansko, kie la konflikto kontraŭ la porrusaj separatismuloj furiozas.

En la regiono Ĉernivĉi (Cernăuţi), la granda urbo okcidente de Ukrainio, 40 kilometrojn for de la rumana landlimo, multaj rumanparolantoj tuj reagis. Ili starigis barikadojn por blokadi la aŭtovojon ligantan tiun urbon al la ukrainia ĉefurbo, kaj ankaŭ la vojojn interligantajn Rumanion al la Moldava Respubliko. Familioj akompanataj de infanoj, sed ankaŭ junuloj kolektiĝis ĉirkaŭ la ĉefaj vojoj por protesti kontraŭ mobilizordono. « Ni ne volas militon », « lasu al ni niajn filojn », asertis afiŝtabuloj.

Lundon, post kvar tagoj da manifestacioj, la situacio alprenis tiklan diplomatan aspekton, kiam la guberniestro de la regiono, Roman Vanzuriak, esprimiĝis pri la temo. Li petis de la membroj de la rumana komunumo malbloki la vojojn kaj minacis ilin en sia fejsbuka paĝo : « Se vi aktivas kontraŭ la teritoria tuteco de la Ŝtato, vi havas du alternativojn : iri Rusien, aŭ al iu ajn alia lando kie oni pli bone vivas ol ĉi tie.

 

Bukareŝto maltranviliĝas

Flanke de Bukareŝto, la reagoj tuj manifestiĝis. La ministerio pri eksterlandaj aferoj esprimis en Kievo sian maltrankviliĝon. Bukareŝto unue atendas klarigojn koncerne tiun partan mobilizordonon. Plie, la ministerio memorigis en komunikaĵo ke la proceduro pri mobilizado ne devas esti « diskriminacia kaj bazita sur etnaj kriterioj ».

La vic-prezidanto de la komisiono de Rumanoj el diasporo ĉe la Deputita ĉambro, Bogdan Diaconu, taŭge resumas la timon de Bukareŝto.

Laŭ li, kiam Ukrainio varbas junajn Rumanojn por « sendi ilin frontlinie, anstataŭ Ukrainanoj », ĝi plenumas « danĝeran » ludon. Laŭ tiu deputito, « tio ŝajne estas la solvo kion la aŭtoritatoj de Kievo trovis, en la celo ekstermi la rumandevenajn civitanojn de la regiono ».

Lundon vespere, post kvin tagoj da manifestacioj, la protestantoj decidis malbloki la vojojn. Ĉar la lokaj aŭtoritatoj certigis al ili ke la varbado en armeo haltos por la loĝantoj de la regiono.

Tamen, laŭ la surloka gazetaro, tiu interrompo riskas esti portempa, pro kio la Rumanoj de Cernăuţi petis skribajn garantiojn de la ukrainiaj aŭtoritatoj.

La rumana malplimulto en Ukrainio enkalkulas 400.000 personojn. Temas pri la dua malplimulto, post la rusa malplimulto. Tamen, ĝi devas fronti multajn problemojn rilate agnoskon de kelkaj el siaj rajtoj, interalie tiuj ligitaj al instruado de sia denaska lingvo.

http://balkans.courriers.info/article25366.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }