Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 août 2014 6 30 /08 /août /2014 16:44

30/08/2014

La klimatologoj komisiitaj de UN alvokas la Ŝtatojn akceli la lukton kontraŭ la tutmonda varmiĝo.

« Ekzistas alta eĉ altega risko, ke la tutmonda varmiĝo havos gravajn, ĝeneraligitajn kaj neinversigeblajn efikojn por la planedo de tiam ĝis la fino de la 21a jarcento ». Iom pli ol unu jaro post la internacia konferenco en Parizo pri la klimato, la interregistara grupo de spertuloj pri la klimata evoluo (ISKŜ) pretiĝas diskonigi novan kaj alarman atentigon al la estroj de la planedo. En provizora raporto malkaŝita de la novaĵagentejo Bloomberg, kies definitiva versio estos publikigita la 2an de novembro en Kopenhago, tiuj sciencistoj komisiitaj de UN alvokas la politikajn decidantojn de la 190 landoj de la tero akceli la decidojn por limigi la emisiojn de fosiliaj bruligaĵoj, je origino de la klimata perturbo.

La foresto de ambicia programo venontjare en la franca ĉefurbo havus tre pezajn ekonomiajn konsekvencojn, laŭ ili. Plialtiĝo de 2,5 gradoj de la temperaturoj kompare kun la antaŭindustria erao povus kaŭzi perdon de 2% el la monda enspezo.

Tamen, agadi kontraŭ la tutmonda varmiĝo multe kostos. Reteni temperaturan altiĝon sub la limo de 2 gradoj povus tiel estigi malaltiĝon de konsumado de 1,7% en 2030, poste 3,4% en 2050 kaj 4,8% en 2100. La prezo de tiu politiko riskas esti alta, sed tio indas, opinias esence la aŭtoroj de la antaŭraporto.

Malfruigi agadon kreskigus nur la riskojn kaj la kostojn. Atendi la jaron 2030 antaŭ ol starigi aranĝojn altigus la elspezon de 44% ĝis 2050.

La defio, kiun la Ŝtatoj devas fronti estas grandega. La bonŝancoj reteni la temperaturon estas je du el tri, kondiĉe ke la tuta karbono emisiita de post 1870 ne superu 2.900 gigatunojn. Du trionoj jam estis ellasitaj en atmosferon.

http://www.lesechos.fr/monde/etats-unis/0203729353780-climat-le-giec-redoute-des-dommages-irreversibles-1036506.php?gJFyfvuzuot4Hx4I.99

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }