Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 août 2014 7 31 /08 /août /2014 17:27
Tajlando : Labourstart kampanjo : forlasu la akuzojn kontraŭ Andy Hall !

31/08/2014

Partnerece kun TUC (Trades Union Congress), la voĉo de la britaj laboristoj, kun 54 aniĝintaj sindikatoj reprezentantaj 6 milionojn da laboristoj el ĉiuj sociaj devenoj. TUC kampanjas favore al egaleco en laboro kaj socia justeco, surloke kaj transmare.

Andy Hall estas brita civitano detenita en Tajlando kie li riskas sep jarojn da malliberejo kaj monpunon de 10 milionoj da dolaroj al multnacia firmao ĉar li denuncis la ekscesojn koncerne la rajtojn de la migrantaj laboristoj. Elpatriiĝinta pro enketo financita de la NRO Finnwatch, lia esplorado pri tajlanda firmao kiu produktas ananasojn, Natural Fruit (filio de NatGroup), malkaŝis multajn ekscesojn : dungado de infanoj, salajroj malsuperaj al la leĝaj minimumaj sojloj, konfisko de indentigiloj, perforto…

Rifuzante solvi tiujn problemojn, Natural Fruit, decidis silentigi Andy-n komencante serion da procesoj kies unua, antaŭ la kriminala tribunalo, komencos mardon 2an de septembro 2014. La posedanto de Natural Fruit, S° Wirat Piyanpornpaiboon, estas ankaŭ prezidanto de la Tajlanda Asocio de Industrioj de Ananasoj (TAIA), taskita pri promocio de la firmaoj de tiu grandega eksporta sektoro.

La Tajlanda registaro kaj la industriistoj zorgemaj pri sia socia respondeco, devas instigi Natural Fruit forlasi la akuzojn starigitajn kontraŭ Andy kaj labori kun la roluloj de la civita socio kaj la sindikataj organizaĵoj en la celo trovi solvojn por protekti la rajtojn de la laboristoj de tiu sektoro.

Male, TAIA kvalifikis ĵusan leteron subskribitan de la internaciaj sindikataj organizaĵoj por defendo de Andy kiel « malmoralan » kaj « eksvalidan ». Ĝi responde minacis multobligi la procesojn kontraŭ Andy Hall. Sendu mesaĝon ekde hodiaŭ al Natural Fruit, TAIA kaj la Ministro pri la Laboro por postuli nuligon de la persekutoj !

Retmesaĝo :

Mi maltrankviliĝas pro la multaj akuzoj plenumitaj kontraŭ aktivulo pri rajtoj de la migrantaj laboristoj, Andy Hall, kaj la laborkondiĉoj en la uzinoj ekspluatataj de Natural Fruit kaj NatGroup. Miascie, la gravaj ekscesoj malkaŝitaj de S° Hall, inter kiuj dungado de infanoj, salajroj malsuperaj al la leĝaj minimumaj sojloj, konfiskado de identigiloj, perfortoj, ne estis korektitaj.

La akuzoj de Natural Fruit kontraŭ S° Hall estas klopodoj por silentigi la migrantajn laboristojn kaj ties defendantojn, prefere al ĉesigo de la ekscesoj kontraŭ iliaj rajtoj.

Mi aldonas mian voĉon al tiuj de la internaciaj protestoj koncerne la persekutojn de Andy Hall kaj certigas mian solidarecon kun la migrantaj laboristoj en Tajlando kiuj rajtas denunci la ekscesajn kondiĉojn kiam ili estas viktimoj de ili. Mi petas de vi alpreni ĉiujn aranĝojn laŭ via povo por ke Natural Fruit forlasu la akuzojn kontraŭ Andy Hall kaj starigu disponojn por plibonigi la laborkondiĉojn de la migrantoj en la ananasa industrio.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }