Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 août 2014 6 09 /08 /août /2014 20:24
Svazilando : Labourstart Kampanjo : la Ĉefministro minacas « strangoli » delegitaron de sindikatanoj

09/08/2014

Partnerece kun Internacia Sindikata Konfederacio, reprezentanta 176 milionojn da laboristoj aliĝintajn al 325 naciaj organizaĵoj en 161 landoj kaj teritorioj.

La svazilanda Ĉefministro, Sibusiso Barnabas Dlamini minacis la defendantojn de la laboristaj rajtoj kaj de la homaj rajtoj kiuj partoprenas la Afrikan pintkunvenon en Vaŝingtono, D.C., ke li strangolos ilin kiam ili revenos enlanden.

La minaco estis eldirita dum la parlamenta sesio pri demandoj al la Ĉefministro. Tiuj demandoj koncernis daŭrigon de la profesiaj avantaĝoj dum la interrompo, la 1an de januaro 2015, fare de Usono, de la leĝo « African Growth and Opportunity Act – AGOA. » (Afrika kreskado kaj oportuneco)

La decido interrompi la avantaĝojn de tiu leĝo estis alprenita pro la gravaj kaj sistemaj malobservadoj de la laboristaj rajtoj de antaŭ pluraj jaroj fare de la registaro, kiel malliberigo de sindikataj gvidantoj, rifuzo agnoski sindikatan federacion (TUCOSWSA).

En januaro 2014, laŭ altnivela esplormisio de la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) en Svazilando, « neniu konkreta kaj vera progreso, ne estis realigitaj pri pluraj temoj (koncerne asocian liberecon), el kiuj kelkaj estas atenditaj de antaŭ pli ol jardeko.

Retmesaĝo

Moŝto Ĉefministro Dlamini,

Mi skribas al vi por kondamni per la plej vigla firmeco, la minacon kiun vi starigis kontraŭ la Svaziaj aktivuloj pri rajtoj de la laboro kaj homaj rajtoj partoprenantaj la Afrikan pintkunvenon en Vaŝingtono, D.C.

Vi devus publike kaj tuj rezigni tiun minacon kaj garantii la sekurecon de tiu delegitaro dum ties reveno. Tion dirite, via minaco estas nur la lasta el longa listo de gravaj malobservadoj de fundamentaj rajtoj de la laboristoj plenumitaj de la registaro.

La pasintan 25an de julio, du sindikatanoj, Thulani Maseko kaj Bheki Makhubu, estis kondamnitaj je du jaroj da senprokrasta malliberejo, pro nura kritiko kontraŭ la registaro. Tiuj aktivuloj estu liberigitaj. Ni admonas la registaron efektivigi, tute kaj tuj, la rekomendojn de la altnivela misio 2014 de la Internacia Organizaĵo de Laboro en la celo konformiĝi al viaj internaciaj devigoj pri la laboristaj rajtoj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }