Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 août 2014 1 25 /08 /août /2014 13:03
Pollando : Labourstart kampanjo : LOT maldungas sindikatan gvidanton

25/08/2014

Partnerece kun Internacia Federacio de laboristoj en transportoj, kaj Eŭropa Federacio de Laboristoj en transportoj.

La 25an de julio 2014, la prezidanto mem de la pola aviad-kompanio LOT, maldungis Andrzej Jeżewski-n, vic-prezidenton de la pola sindikato de komercaj stevardoj (ZZPP), aliĝinta al la Eŭropa Federacio de Laboristoj en Transportoj (FEOT) kaj la Internacia Federacio de la Laboristoj en Transportoj (FIOT).

Tiu maldungo ne nur estas malobservado de pola laborjuro sed ankaŭ provo malsukcesigi nun okazantajn kolektivajn intertraktadojn. La kompanio, apartenanta al la ŝtato, havas longan historion de malobservadoj pri sindikata juro.

Dum la 5 pasintaj jaroj, inter aliaj malobservadoj de la laborjuro, ĝi maldungis 8 sindikatajn gvidantojn.

La 4an de aŭgusto, la sekretarioj de la civila aviado de la FEOT kaj de la FIOT sendis komunan leteron al la prezidento de la pola aviad-kompanio LOT postulante reintegriĝon de la maldungita sindikata gvidanto. La direkcio preferis plu silenti kaj ignori la telefonalvokojn de la FEOT. La situacio difektiĝas…

Pollando : Labourstart kampanjo : LOT maldungas sindikatan gvidanton

Retmesaĝo :

Mi ekscias ke la pola aviad-kompanio LOT maldungis la vic-prezidanton de la sindikato de komercaj stevardoj ZZPP, Andrzej Jeżewski. Tiu maldungo okazas dum intertraktado pri nova kolektiva akordo inter la sindikato kaj la kompanio. Tiu agado estas ege provokema kaj apartenas al ia kontraŭsindikata kutimo : LOT maldungis 8 sindikatajn gvidantojn dum la 5 pasintaj jaroj. Tiu sinteno estas netolerebla, des pli ke la prezidento de LOT rifuzas la telefonalvokojn de la Eŭropa Federacio de la Laboristoj en Transportoj, kiu provas dialogi pri la situacio.

Pro tio, mi skribas al vi en la celo admoni vin tuj reintegri S° Andrzej Jeżewski- kaj restarigi la socian dialogon kun ZZPP.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }