02/08/2014
Partnerece kun WAC-MAAN, informcentro kaj reprezentanta organizaĵo regule registrita kiel senprofitdona asocio aganta favore al la rajtoj de la laboristoj sendistinge pri nacio, religio, sekso aŭ haŭtkoloro.
Provo krei sindikaton ĉe la palestina dungitaro de garaĝoj en Cisjordanio estas kontraŭita de Israela dunginto kun helpo de polico.
La dungitoj de la garaĝoj Zarfati sindikatiĝis ĉe la sendependa organizaĵo WAC-MAAN kaj alvokis strikon por defendi siajn rajtojn.
Reprezalie, la dunginto plendis kontraŭ la sindikata respondeculo, Hatem Abu Ziadeh, pro ne-respekto de la sekurecaj instrukcioj uzante la konflikton en Gazao kiel fono. La Israela polico nuligis lian laborpermesilon, kio fakte signifas lian maldungadon.
WAC-MAAN kaj la laboristoj de la garaĝoj Zarfati estas decidemaj lukti kontraŭ tiu arbitra persekuto de la prezidanto de sia sindikata komitato, Hatem Abu Ziadeh.
Bonvolu alporti vian subtenon al ilia peto pri nuligo de la akuzaĵoj direktitaj kontraŭ li kaj ilia rajto libere formadi sindikaton por reprezenti siajn kolektivajn interesojn…
Sendu protest-mesaĝon hodiaŭ…
http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign2014.cgi?c=2416
Retmesaĝo :
Mi skribas al vi en la celo kontesti la maldungadon de Hatem Abu Ziadeh, sindikata respondeculo de la laboristoj en la Garaĝoj Zarfati en Mishor Adumim kaj la nuligon de lia laborpermesilo surbaze de dokumentoj fabrikitaj por la okazo. Mi admonas la israelan policon senigi sin pri ĉia kompliceco en tiu afero, kaj la direkcion de la firmao, ke ĝi konsentu pri socia dialogo prefere al batalo kontraŭ ties starigado.