15/08/2014
La maroka repkantisto, Muad Belghuat, alinome Lhaqed, komencis avertan dutagan malsatstrikon por protesti kontraŭ « humiligaj traktadoj » en malliberejo kie li suferas, laŭ siaj proksimuloj, humiligajn priserĉadojn el « provoka maniero ».
Laŭ liaj proksimuloj, Lhaqed, konsiderata kiel la repisto de la protest-movado de la 20a de februaro, suferas psikologiajn premojn fare de la direkcio de la malliberejo, el humiliga maniero.
En lia Fejsbuka paĝo, lia mesaĝo indikas : « Ili ne lasas eliri miajn skribaĵojn, la ĵurnaloj alvenas ŝiritaj, ili ne lasas eniri mian muzikon kaj la muzikon kiun mi ŝatas ; mi estas priserĉata el humiliga maniero. Mi estas senigita je aferoj pri kiuj mi rajtas… Pro tio mi komencas avertan 48-horan malsatstrikon... ».
Lhaqed estis arestita pasintan majon dum li intencis spekti matĉon de sia preferata teamo, Raja. Li estis persekutita pro « ebrieco sur publika vojo » kaj « perforto kontraŭ policistoj ».
Li estis kondamnita, pasintan 1an de julio, je kvar monatoj de senprokrastita malliberejo fare de tribunalo de la antaŭurbo de Kazablanko. Liaj advokatoj rezignis por protesti kontraŭ la disvolviĝaj kondiĉoj de la proceso.
Lhaqed estis dufoje kondamnita de la maroka justico. En marto 2012, Lhaqed estis kondamnita je unu jaro da malliberejo pro kantoj juĝitaj kiel insultemaj al la polico, kiuj aperis en Youtube.
Lhaqed ricevis la « premion pri honesteco » por la jaro 2012 aljuĝita de Transparency Maroc.