Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 août 2014 5 29 /08 /août /2014 20:53
Japanio : du mortokondamnitoj ekzekutitaj

29/08/2014

Du mortokondamnitoj estis pendumitaj vendredon matene en Japanio. La nombro de ekzekutoj atingas tri ĉi-jare, kaj 11 depost la reveno de la konservatuloj ĉe la potenco en decembro 2012, anoncis la ministrejo pri Justico.

La plej ĵusa ekzekuto datiĝas de la 26a de junio. Por la sesa fojo, la dekstra registaro de Ŝinzo Abe procedas al pendumoj en daŭro de unu jaro kaj ok monatoj.

Plu restas 15 kondamnitoj en la mortokoridoro en Japanio, laŭ la amaskomunikiloj.

La ritmo de ekzekutoj en la arkipelago estas tre varia ĉar ĝi dependas de la opinio de la deĵoranta ministro pri justico. La subskribo de tiu ĉi estas deviga antaŭ ol plenumi ekzekuton.

Tiel, malgraŭ larĝa subteno de la loĝantaro favore al mortopuno, por la unua fojo en tuta jaro, la lando ekzekutis neniun personon dum 2011 en preskaŭ 20 jaroj. La ministroj pri Justico de maldekstra centro kiuj sin sekvis ĉi tiun jaron rifuzis subskribi. Sed en marto 2012, la ekzekutoj rekomencis per la pendumado de tri rekulpitaj murdistoj.

Japanio kaj Usono estas la nuraj industriaj demokratioj aplikantaj la mortopunon, praktiko daŭre denuncita de la internaciaj asocioj pri defendo de homaj rajtoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }