Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 août 2014 1 25 /08 /août /2014 18:04
Gazao : rekomenco de perfortoj : Oxfam postulas interrompon de armilvendado por protekti la civilulojn

25/08/2014

Sekve al la malsukceso de intertraktadoj kaj rekomenco de perfortoj, Oxfam alvokas hodiaŭ ĉiujn Ŝtatojn tuj interrompi la delokigon de armiloj aŭ municioj al Israelo aŭ ĉiuj armitaj palestinaj grupoj. La NRO substrekas la multnombrajn riskojn ke tiuj armiloj malrespektu la humanitaran internacian juron.

Oxfam substrekas ke la nombro de mortintaj civiluloj kaj la detruado de civilaj infrastrukturoj okazintaj dum tiuj ses pasintaj semajnoj estas senprecedencaj de post 20 jaroj da laboro en Gazao. Gis tiam, pli ol 1500 civiluloj en Gazao, inter kiuj 480 infanoj, kaj tri civiluloj en Israelo mortis. La damaĝoj kaŭzitaj de la bombadoj sur la infrastrukturoj de trinkebla akvo, purigado, sanservoj kaj loĝejoj en Gazao estas taksitaj al pluraj miliardoj da dolaroj.

Dum la lastaj ses semajnoj, la perforta ondego okazigis ses rompadojn da provizora pafhaltigo. Dum tiu tempo, la partioj ne sukcesis interkonsenti pri daŭra solvo, kaj kaŭzis la morton de pliaj civiluloj en Gazao dum la lastaj 24 horoj. Laŭ Nishant Pandey, direktoro de Oxfam en la Palestina okupita teritorio kaj en Israelo : « Nun pli ol neniam antaŭe, la internacia komunumo devas efektivigi pli grandajn diplomatajn premojn inkluzive interrompadon de delokigo de armiloj kaj municioj, por montri ke la mondo ne toleros pli longe la perforton kaj la suferojn de la civilaj loĝantoj ».

Malrespekto de la internacia juro

La Ŝtatoj kaj la popoloj havas legitiman rajton uzadi armilojn por la protektado de siaj civitanoj kontraŭ eksteraj agresoj, sed nur kondiĉe ke la uzado de fortoj estu konforma al la principo de neceseco kaj proporcieco, kaj al la internacia humanitara juro kaj homaj rajtoj. La konduto jen de la israela registaro, jen de la armitaj palestinaj grupoj starigas multajn zorgojn koncerne malrespekton de la internacia juro.

Oxfam subtenas de multaj jaroj la traktaton pri komerco de armiloj, subskribitan de 118 Ŝtatoj, kiu postulas malpermeson de delokigo de armiloj kiam la liveranto havas sciadon pri la uzado de tiuj armiloj dum « atakoj kontraŭ civilaj havaĵoj aŭ civiluloj ».

« Tiu humanitara krizo estas nutrata de la armiloj. Interrompita delokigo de armiloj kaj municioj estas esenca por certiĝi pri la sekureco de la civiluloj. La solvo de tiu konflikto ne estos milita. La civila loĝantaro el ambaŭ kampoj meritas daŭran pafhaltigon kaj kredinda inkluziva paca procezo », aldonas Nishant Pandey.

http://www.oxfam.org/fr/salle-de-presse/communiques/2014-08-21/reprise-des-violences-gaza-oxfam-appelle-une-suspension-des

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }