Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 août 2014 3 13 /08 /août /2014 20:32
Belgio/Nederlando : Labourstart kampanjo : haltigu tuj la socian dumpingon

13/08/2014

Partnerece kun BTB/ABVV (Belgio) kaj FNV Bondgenoten (Nederlando)

En Eŭropo, miloj da postenoj en la transporta sektoro malaperis pro socia dumpingo. Transportaj kompanioj kreis kompaniojn en Bulgario, Slovenio, Pollando kaj aliaj landoj. Ili dungas ŝoforojn en tiuj landoj, tiuj-ĉi venas en Belgion kaj Nederlandon dum tri ĝis naŭ monatoj. Ili estas truditaj vivi en siaj kamionoj. Plie, ili ne estas pagitaj laŭ la reguloj. Kaj la nuntempa leĝaro koncerne kabotaĵon ne estas respektata. Ankaŭ IKEA, konata en la tuta mondo, estas kulpa pri socia dumpingo : la transporta firmao kun kiu Ikea laboras en Belgio kaj Nederlando, utiligas tiujn teknikojn. IKEA estis kontaktita jen de UBT-FGTB (la belga sindikato) jen de FNV Bondgenoten (la nederlanda sindikato), sed plu neas ĉian respondecon.

Ĉion malkovru pri tiu temo en nia video en Youtube :

Belgio/Nederlando : Labourstart kampanjo : haltigu tuj la socian dumpingon

Retmesaĝo :

En Belgio same kiel en Nederlando, Ikea kulpas pri socia dumpingo en la sektoro de vartransportoj, al kaj de siaj magazenoj kaj distribuaj centroj. Kamionistoj de Orientaj kaj okcidentaj landoj estas tuŝataj! La unuaj estas maldungitaj, la aliaj troekspluatataj kaj devigitaj vivi en la kajuto de sia kamiono dum plurmonataj misioj.

BTB-ABVV (Belgio) kaj FNV Bondgenoten (Nederlando) plurfoje petis Ikean ke ĝi ĉesigu tiujn praktikojn, sed Ikea ne respondas.

Ikea… Haltigu tuj la socian dumpingon !

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }