Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 août 2014 2 05 /08 /août /2014 15:23
Bangladeŝo : 1.500 laboristoj malsatstrikas

05/08/2014

En Dako, 1.500 laboristoj de la teksaĵa firmao Tuba Group malsatstrikas de unu semajno. Ili plu strikos ĝis kiam la estroj de la firmao pagos ilian salajron. La proprietulo de tiu teksaĵa uzino posedas ankaŭ la firmaon Tazreen Fashions, produktejo kie mortis 111 laboristojn en incendio.

La reprezentantoj de la laboristoj kunsidis kun la bengala konfekcia industrio kaj la registaro de la lando por trovi aranĝon pri intertraktado, kaj estigi haltigon de la malsatstriko. Finfine, la laboristoj decidis daŭrigi la strikon ĝis kontentigo, ke iliaj salajroj, kromaj horoj, kaj aliaj ŝuldoj estu pagitaj.

La ministerio de la Laboro de Bangladeŝo lanĉis alvokon por akiri haltigon de la striko ĉar cento da laboristoj devis ricevi medicinan helpon.

Meti premon por elirigi Delwar Hossain el malliberejo

La dungitoj de kvin uzinoj de Tuba Group deklaris al la loka gazetaro ke siaj estroj memvole malfruigis la pagon de iliaj salajroj en la celo meti premon por ke la proprietulo de la firmao, Delwar Hossain, estu malliberigita.

Hossain konfesis ke li « ne kapablas mastrumi la salajran pagon de kie li troviĝas », enprizonigita de februaro pro la incendio kiu okazis en lia uzino Tazreen Fashions en novembro 2012.

La malsatstriko de la 1.500 dungitoj estas la plej grava ribelo ĝis tiam spertita de la sektoro en Bangladeŝo de post la disfalo de la uzino Rana Plaza en aprilo 2013 kiu mortigis 1.133 personojn. De post tiu katastrofo, la dungitoj de konfekciaj uzinoj de la lando, sciantaj pri la internacia diskonigo de la afero, kaj dank’ al la nova leĝo kiu ebligas la laboristojn krei laborkomitatojn, elektis ribelon.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }