Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 juillet 2014 3 30 /07 /juillet /2014 15:46
Ukrainio : Laŭ Unuiĝintaj Nacioj,  dum la armita konflikto oriente de Ukrainio, mortis 1.129 civiluloj

30/07/2014

Dum la armita konflikto oriente de Ukrainio, de post meze de aprilo, 1.129 civiluloj estis mortigitaj, laŭ speciala raporto pri situacio de homaj rajtoj en Ukrainio, preparita de la Buroo de la Alta Komisaro de UN pri homaj rajtoj, (AKHR) laŭ RIA Novosti.

Laŭ dokumento publikigita lundon, la preciza nombro de civilaj viktimoj estas nun malfacile taksita, sed laŭ informoj ricevitaj de la misio de la Komisaro de UN pri homaj rajtoj kaj Monda Organizaĵo pri Sano, de mez-aprilo ĝis la 26an de julio, 1.129 civiluloj estis mortigitaj kaj 3.442 vunditaj. En orienta Ukrainio, pli ol 100.000 personoj estis delokitaj.

Ekde julio, 10 artileriaj pafoj en Donecko kaj Luhansko mortigis 522 personojn. « Plejparte el ili estis viktimoj de intensaj bombadoj en loĝataj areoj » pro flankaj damaĝoj, deklaras la dokumento.

La reprezentantoj de la misio pri observado ankaŭ dokumentis morton de civiluloj pro raket-atakoj de la ukrainiaj armeoj. La raporto de AKHR ankaŭ notas ke de post la anonco fare de la ukrainia registaro la 20an de julio, batalhaltigoj estis malobservitaj 108 fojojn.

Tiu situacio konstituas malobservadon de la internacia humanitara juro, laŭ la raporto de la Alta Komisaro de UN pri homaj rajtoj, Navi Pillay.

« La informoj pri la bataloj en la regionoj Donecko et Louhansko estas ege alarmaj, dum ambaŭ kampoj uzadas pezan armilaron, inter kiuj artilerion, tankojn, raketojn kaj misilojn », asertis Navi Pillay.

La Alta Komisaro denuncis eblajn malobservadojn de la internacia humanitara juro kaj petis de ambaŭ kampoj, ke ili alprenu la necesajn aranĝojn por eviti ke pli da civiluloj estu mortigitaj aŭ vunditaj.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }