Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 juillet 2014 2 29 /07 /juillet /2014 19:53

29/07/2014

Scienca studaĵo konfirmas la alarman staton de la biodiverseco : la surtera vivo spertas la sesan krizon de masiva malapero de specioj el sia historio.

La biodiverseco observebla hodiaŭ sur tero estas la rezulto de 3,5 miliardoj da jaroj de evoluado, kaj prezentas riĉaĵon neniam konatan ĝis nun. Sed ĝi povus atingi « nerevenan punkton » - « a tipping point » - laŭ esploristoj de la universitato de Stanford, en Usono, kaj aliaj universitatoj en Meksiko, Brazilo kaj Britio.

En studaĵo kiu sintezas la disponeblajn datumojn kaj publikigita en la revuo Scienco la 25an de julio, la biologiistoj opinias ke la malkresko de la besta biodiverseco « kontribuas al tio, kio ŝajne estas la unuaj tagoj de la sesa krizo de masiva biologia malapero sur la planedo ».

De 1500, ili eksplikas, pli ol 320 specioj de surteraj vertebruloj malaperis. La populacioj kiuj plu vivtenas reduktiĝis je 25%. La situacio estas komparebla koncerne la speciojn de senvertebruloj.

Dum la antaŭaj malaperoj estis kaŭzitaj de naturaj transformoj aŭ katastrofaj faloj de asteroidoj, la nuna malapero estas kaŭzata de la homa aktiveco. Por nomi ĝin, la esploristoj uzas la terminon « antropocena malfaŭnigo », esprimo kiu estas la titolo de ilia artikolo.

Inter la specioj de vertebruloj, de 16 ĝis 33% estas juĝataj kiel minacitaj aŭ en danĝero. La plej grandaj bestoj – elefantoj, rinoceroj, blankaj ursoj,… kiuj konstituas la « megafaŭnon », spertas la plej altajn nivelojn de kadukiĝo, inklino kiu antaŭis la precedencajn krizojn de masivaj malaperoj.

Eĉ se ilia nombro estas malgranda, ilia malapero havus gravan efikon pro konsekvencoj sur la ekosistemoj kies ĉefaĵo ili estas. Ekzemple, oni observis en areoj el Kenjo, en kiuj zebroj, ĝirafoj kaj elefantoj malaperis, ke la teritorio estis invadita de ronĝuloj, kio modifis la ekosistemon kaj pliigis la parazitajn malsanojn kaj riskon por homa sano.

La sciencistoj substrekas ankaŭ alian inklinon: dum la homa populacio duobliĝis en la tridek kvin pasintaj jaroj, la nombro de nevertebruloj (papilioj, araneoj, kokcineloj, tervermoj) malkreskis je 45%. Tio havas fortan efikon sur la polenigado de plantoj, kaj sur putro de la organika materialo, nemalhavebla por produktiveco de ekosistemoj.

« Ni perdas decidigajn funkciojn de ekosistemoj kaj ni devus tiom atenti pri tio kiom al la perdo de bestoj », diras Rodolfo Dirzo, ĉefa aŭtoro de la studaĵo.

http://www.reporterre.net/spip.php?article6207

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }