Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 juillet 2014 1 28 /07 /juillet /2014 19:56

28/07/2014

Subskribu por la protektado de nia natura ekosistemo

Poluado, detruado de nia medio kaj elĉerpado de naturaj resursoj rapide kreskas kaj senretene. Oni nomas ekocido la detruadon de ekosistemoj, parte aŭ tute.

Ĉia vivo sur tero, nia paca kunekzistado kaj bonfarto dependas de ekosistemoj : la naturo provizas ĉiujn necesajn resursojn. Ni devus aprezi kaj protekti tiun abundon.

Tial ni petas ke krimoj kontraŭ la naturo estu agnoskitaj kiel ekocido. Ni volas ke ekocido fariĝu krimo ; ke firmaoj kaj personoj povu esti juĝitaj kiel kulpaj laŭ punjuro kaj principo de supera respondeco.

Helpu nin igi tion ebla !

Senarbigado de Karpatoj en Eŭropo

La lastaj Eŭropaj praarbaroj de rumanaj karpatoj estas nun dehakitaj. La ligno estas transformata jen al mebloj, jen al lignostumpoj por hejti domojn. De post 1990 preskaŭ 366.000 hektaroj da protektitaj arbaroj estis kontraŭleĝe kulturebligitaj : areo reprezentanta ĉirkaŭ duonon el la Londona metropolitana regiono.

Malaperigo de abeloj

Pli ol 80% el ĉiuj plantoj – ĉefe tiuj, kiuj provizas la homan nutraĵon – estas polenigitaj de insektoj. Sen abeloj, ĝis tri kvaronoj el la nunaj rikoltoj riskas perdiĝi. Dum la lastaj jardekoj inter 50% kaj 70% el ĉiuj abeloj en Eŭropo kaj Nord-Ameriko estis mortigitaj.

Poluado en Niĝera Delto

Le petrol-elverŝadoj plu poluadas la Niĝeran Delton kaj minacas la homojn, iliajn vivrimedojn, ilian sanon, flaŭron kaj faŭnon de la surloka ekosistemo. 50 jarojn post la komenco de nafto-ekstrakto, neniu respondecis pri tiuj eventoj kaj ties konsekvencoj.

Hidraŭlika fendado

La hidraŭlika fendado poluadas la subterajn akvojn, grundon kaj aeron.

Tiu minaco kontraŭ publika sano estas eĉ pli grava ĉar la ekstraktitaj fosiliaj bruligaĵoj pligravigas la klimatan ŝanĝiĝon post bruligo.

Roșia Montană en Rumanio

Eksterlandaj firmaoj intencas starigi minojn je oro, arĝento kaj aliaj resursoj pere de subĉielaj ekspluatejoj. Post 10 jaroj, 130.000 tunoj da cianido estas antaŭviditaj por ekstrakto de altvaloraj metaloj, postlasante grundon kaj akvon alte venenaj.

Trofiŝkaptado

La maro estas en malfacila situacio : la taksadoj indikas ke preskaŭ 50% el la fiŝpopulacio kaj la marvivo en la eŭropaj akvoj estas troekspluatataj, kaŭzanta gravan minacon por la maraj ekosistemoj kaj nutraĵa sekureco.

Ĉernobilo

25 jarojn poste, la nuklea akcidento de Ĉernobilo plu perturbas la vivon de junuloj kaj plejaĝuloj. La tiroida kancero estas unu el la plej oftaj malsanoj en la tuŝita areo. UN opinias ke 7 milionoj da personoj, kiuj ne povas transloĝiĝi pro ekonomiaj kialoj, plu vivas sur teroj infektataj de la radioaktiva eksplodo.

Aluminio de la baraĵo Ajka en Hungario

Hungario, oktobro 2010 : la baraĵo de la uzino de aluminio de Ajka disfaligas. Preskaŭ unu miliono da kubaj metroj de ruĝa ŝlimo liberiĝas kaj disiĝas laŭ 40 kvadrataj kilometroj ĉirkaŭ la uzino de aluminio.

Subĉiela mino de Hambach en Germanio

En Germanio, la subĉiela mino de Hambach 85 km2 aree kaj 450 metrajn profunde, produktas nun 40 milionojn da tunoj da lignito. Ĝi estas ĉefe uzata en la uzino Niederaußem, la plej granda emisianto de CO2 en Eŭropo. Ĝis ĉirkaŭ 2040, 5.200 personoj estos delokitaj pro la mino. Krome, la 4.100 hektaroj de la 12.000 jaraĝaj praarbaroj Hambach, estos preskaŭ ĉiuj detruitaj.

Sekigo de la rivero de la Nacia Parko Mavrovo en Makedonio

La Nacia Parko Mavrovo en Makedonio, estas inter la plej gravaj ekosistemoj en Eŭropo dank’al ties granda diverseco. Supre : la rivero Radika antaŭ la konstrulaboroj de la nova hidroelektra centralo ; Malsupre : la situacio dum la konstruada periodo, kie la rivero estas sekigita. Kiam ĝi funkcios, la rezervujo atingos areon je 1,5 km2, dum akvo estos devojigita por produkti energion. La rivero estas la sola trinkebla akvofonto por la lokaj loĝantoj kaj por la faŭno.

http://www.endecocide.eu/

MI SUBSKRIBAS!
Eŭropa civitana iniciato havas juran potencon, la politikuloj ne povas ignori ĝin.
Unu miliono da subskriboj por nia estonteco

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }