Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 juillet 2014 6 05 /07 /juillet /2014 19:29
Pollando : Labourstart-kampanjo : kontraŭsindikatismo alteriĝas en la flughaveno F. Ŝopeno de Varsovio

05/07/2014

Partnerece kun « Laborista Iniciato » (Inicjatywa Pracownicza), fondita en Pollando en 2011 sub formo de neformala grupo de aktivuloj engaĝitaj en propraj laborlokoj por alporti solidarecon al laboristaj luktoj.

En septembro 2004, « Laborista Iniciato » stariĝis kiel baza sendependa sindikato, rekonante sin en la tradicioj anarko-sindikatistaj kaj revoluciaj.

La 27an de majo, la dungitoj de la senakcizaj vendejoj Aelia-Pollando en la flughaveno F. Ŝopeno en Varsovio fondis sindikaton « Laborista Iniciato » en sia laborloko.

La 7an de junio, Anna Kucharzyk, elektita de ties aniĝintoj por reprezenti la sindikaton estis maldungita sen antaŭavizo.

Ŝia kontrakto estis rompita kadre de disciplina proceduro nur aplikebla okaze de gravega profesia manko.

La opinio de la sindikato ne estis petita malkonforme al la pollanda juro.

Aliaj dungitoj estis instigitaj malfondi la sindikaton.

Aelia-Pollando mastrumas la senakciajn vendejojn en la flughavenoj en Francio, Hispanio, Ĉinio kaj Aŭstralio.

Ĝi estas filio de la grupo Lagardère, unu el la ĉefaj roluloj en la merkato de podetalaj vendoj al vojaĝantoj, ĉeestanta en pli ol dudek landoj.

Pollando : Labourstart-kampanjo : kontraŭsindikatismo alteriĝas en la flughaveno F. Ŝopeno de Varsovio

Retmesaĝo :

Per ĉi-tiu letero, mi esprimas miajn protestojn kontraŭ la malobservadoj de la fundamentaj rajtoj de la laboristoj fondi kaj aniĝi al sindikatoj por reprezenti siajn kolektivajn interesojn, kiuj okazas en Aelia Polski Inc., filio de la grupo Lagardère Services. Aparte, atentigas min, la maldungon de la persono nomita por reprezenti la sindikaton ĉe la dunginto, sen aprobo de la sindikato kaj en malobservado de la pollanda socia leĝaro.

http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign2014.cgi?c=2363&src=blog

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }