25/07/2014
« Manenmane » kolektas milojn da Judoj kaj Araboj en kvin lernejoj kaj komunumoj tra Israelo. En Jerusalemo. En Galileo. En Ŭadi Ara. En Jafo. En Ĥajfo. Ni ĉiutage pruvas la eblecon pri kunvivado kaj egaleco por la Israelaj civitanoj.
La nuntempaj eventoj minacas starigi la judajn kaj arabajn civitanojn unuj kontraŭ la aliaj. Timo, kolero kaj perforto detruas la komunan vivon.
Sed tio ne okazas ĉe « Manenmane ». Niaj vartejoj, la someraj programoj kaj la komunumaj aktivecoj senĉese daŭras en niaj kvin lernejoj kaj komunumoj. Niaj preparoj por la lernejo-jaro 2014/2015 daŭras, kaj nia reto da lernejoj kaj dulingvaj komunumoj kreskas. Jen nia mesaĝo al la israela socio : alia vivmaniero eblas.