/image%2F0553642%2F20231010%2Fob_e764ed_malamikighi.jpg)
23/07/2014
Nova fejbuka paĝo :
« Paco, kvieteco kaj sekureco de la senkulpaj civiluloj estas minacitaj de la araba-israela konflikto.
Konsekvence, la ekstremistaj fortoj ambaŭflanke plifortigas la ideon ke la juda kaj araba popoloj en Israelo estas malamikoj.
Kaj dum oni spertas streĉan eskaladon, la diskursoj en la sociaj retoj fariĝas pli kaj pli malamegaj.
Estas tempo alpreni klaran pozicion kontraŭ la stereotipoj, la ĝeneraligoj kaj instigo al malamego.
Eĉ se ni ne samopinias pri la politika analizo de la konflikto, ni devas elmontri ke ni rifuzas malamikiĝi.
Ni estas solidaraj de la judaj kaj arabaj popoloj kiuj surstratiĝis en Israelo/Palestino por esprimi sian rifuzon submetiĝi al la malamegaj sentoj de malplimulto.
Ni ne opinias ke ni ĉiuj estos amikoj, ke la diverĝoj malaperos. Ni ne estas devigataj samopinii pri ĉio, sed ni devas montri ke ni ne estos malamikoj.
Se ankaŭ vi rifuzas malamikiĝi kun persono kiun vi neniam renkontis, nur pro ties etno aŭ religio, kuniĝu kun ni ! » :
