Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juillet 2014 2 01 /07 /juillet /2014 15:00
Grekio : 4.000 malliberuloj malsatstrikas

01/07/2014

Preskaŭ 4.000 malliberuloj komencis la 23an de junio, malsatstrikon en Grekio. Ili protestas kontraŭ la nova projekto de karcera leĝo de la registaro. La malbonaj vivkondiĉoj en la grekaj malliberejoj estis plurfoje denuncitaj fare de Eŭropa kortumo pri homaj rajtoj kaj Eŭropa Konsilio.

Memvolaj kuracistoj vizitis lundon tiuj 4.000 grekajn malliberulojn kiuj ĉesis nutri sin de unu semajno por protesti kontraŭ la nova projekto de karcera leĝo de la registaro. Projekto kiu planas lukti kontraŭ la « anarkiistoj » kaj kondamni ilin pri terorismo.

Subtenaj manifestacioj estis organizitaj dum la tuta semajnfino en la ĉefurbo fare de la organizaĵoj de defendo de homaj rajtoj kiuj timas ke la leĝprojekto senigu la malliberulojn de la plej fundamentaj rajtoj.

Leĝprojekto kiu limigas la rajtojn de la malliberuloj

La greka registaro antaŭvidas dividi la malliberejojn laŭ tri kategoriojn : A, B kaj C. La establaĵoj de kategorio C estos rezervitaj al la malliberuloj kondamnitaj pro perfido, terorismo, libervola murdo sen malgravigaj cirkonstancoj, moneltrudo en organizita bando.

Laŭ kolektivo de malliberejoj kaj advokatoj engaĝitaj en la lukto por plibonigo de la vivkondiĉoj en la grekaj malliberejoj, la nova specio de establaĵo limigas la rajtojn de la malliberuloj kiel permesitajn elirojn, laboron, kursojn kiuj rajtigas punreduktadon, kontakton kun proksimuloj kaj interŝanĝojn kun la aliaj malliberuloj. Per tiu leĝo, la registaro deziras redukti la kontaktojn inter la malliberuloj je kutima juro kaj tiuj, devenantaj de la anarkiista movado.

La vivkondiĉoj en la grekaj malliberuloj estis plurfoje denuncitaj de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kaj Eŭropa Konsilio.

http://www.franceinfo.fr/actu/monde/article/4000-prisonniers-en-greve-de-la-faim-en-grece-523031

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }