Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 juillet 2014 4 24 /07 /juillet /2014 17:25
Gazao : la kaptita loĝantaro havas neniun lokon por iri

24/07/2014

Foto : UN indikis ke ĝi prizorgas pli ol 100.000 delokitojn kaj timas ke pli intensaj militaj operacioj eĉ plialtigos tiun ciferon © REUTERS/Finbarr O'Reilly

La terura prezo pagita de la civiluloj estas ŝoka. La malsanulejoj kaj la provizantaj akvo-fontoj suferas masivan premon kaj la bezonoj je akvo kreskas.

Oxfam liveras akvon al la familioj kiuj provas rifuĝi fronte al perforto. Pli ol 120.000 personoj jam fuĝis sian hejmon sed havas neniun sekuran lokon por iri. Tial ke eliro tra Israelo ne eblas pro la blokado, kaj pro fermado de la landlimo kun Egiptio, plimulto el la loĝantaro ne povas fuĝi la perforton.

Ĝis nun, tiujn lastajn tagojn estis la plej mortigaj en Gazao. Inter la civiluloj, virinoj kaj infanoj, estas la ĉefaj viktimoj. Averaĝe, po unu infano estas mortigita ĉiuhore. Rakedoj plu estas pafitaj de Gazao al Israelo.

Dum la aerfrapoj pliintensiĝas, la loĝantaro estis avertita ke ĝi devis forlasi duonon el la Gaza teritorio.

Tamen, dum la bombadoj kaj la bataloj furiozas en Gazao, la loĝantaro povas fuĝi al neniu sekura loko. Miloj da familioj delokitaj rifuĝas en lernejoj, dum 85 lernejoj estis difektitaj tiujn du lastajn semajnojn.

Laŭ Um Mohammed Al Azazma, patrino de ok gefiloj : « La homoj teruritaj kuris portante siajn gefilojn sub la obusaj pafoj. Mi devis salti super kadavroj sur la stratoj. Ĉiuj lernejoj estas troloĝataj, ni trovis rifuĝon en preĝejo. Miaj gefiloj timas kaj ni provas memkonvinki ke ni estas en sekura loko, sed sekura loko nun ne ekzistas en Gazao. Nia nura bezono estas hejmeniĝi en plena sekureco ».

La kondiĉoj en la lernejoj estas pli kaj pli senesperaj, trinkakvo, nutraĵo kaj ŝirmiloj estas pli kaj pli maloftaj.

Oxfam liveras trinkakvon al 19.000 personoj kiuj rifuĝis en lernejoj, preĝejo kaj moskeo. Oxfam alportas akvon ankaŭ al la malsanulejo Al Ŝifa, kiu alfrontis masivan alfluon de civilaj viktimoj tiujn lastajn tagojn, inter kiuj virinoj kaj infanoj. Eĉ malsanulejoj kaj sanmaterialoj estis tuŝitaj kaj grave difektitaj.

« La terura prezo pagita de la civiluloj estas ŝoka. La malsanulejoj kaj la provizantaj fontoj de akvo suferas masivan premon kaj la bezonoj je akvo kreskas tagon post tago.

La loĝantaro, terurita, fuĝas. Kutime, en tia krizo, ni vidus formigradon de personoj fuĝantaj perforton, sed en Gazao neniu sekura loko ekzistas por iri. Dum jaroj la blokado malhelpis plejparte de la loĝantaro forlasi Gazaon, reduktis la komercon kaj ruinigis ekonomion.

Por akiri pacon kaj daŭran sekurecon por ambaŭ popoloj, necesas haltigi la blokadon kaj la kolektivan punon kontraŭ la loĝantaro de Gazao », asertas Nishant Pandey, kiu kondukas la respondon de Oxfam en la Palestina teritorio okupata de Israelo.

La damaĝoj kaŭzitaj al la sistemoj de trinkakvo kaj elektro malordigis la provizadon je akvo de pli ol miliono da personoj. La detruado de la salubrigaj uzinoj kreas riskon de akvo-infektado pere de la eluzitaj akvoj, kaj kreskigas riskon de malsanoj. Nur duono el la purigejoj en Gazao nun funkcias. Plejparte de Gazao ricevas elektron nur po kvar horoj tage eĉ malpli.

La perforto kaj la intensaj aerfrapoj igas ege malfacilan kaj danĝeran la disdonadon de helpo al la loĝantaro, malgraŭ kreskantaj bezonoj. Eĉ multaj dungitoj kaj partneroj de Oxfam suferis perforton kaj devis forlasi siajn hejmojn.

Oxfam kondamas la perforton plenumitan kontraŭ la civiluloj kiu ajn estu la koncernata parto, el kiuj la israelaj militaj agadoj kaj la palestinaj raketpafoj. Oxfam alvokas la internacian komunumon fari pli por atingi daŭran batalhaltigon kiu ĉesigas la blokadon, kaj sin turnu al la radikoj de la konflikto.

Video :manifestacio en Israelo kontraŭ la operacio en Gazao.

Centoj da israelanoj surstratiĝis en Tel-Avivo mardon 22an de junio por manifestacii kontraŭ la nuntempaj militaj operacioj en Gazao, kie pli ol 600 Palestinanoj mortis.

https://www.youtube.com/watch?v=-EN6s9ssyQ8

« Estas tre akra etoso kun multe da malamego en aero, instigo al perforto »

« Estas faŝistoj sur la stratoj kaj soldatoj en Gazao. Ni volas ke tio haltu »

« Ni volas ke la amasaj masakroj de centoj da personoj en Gazao funiĝu »

« Ni volas ke la soldatoj forlasu Gazaon. Ni volas pacajn intertraktadojn »

« Kaj ni volas ke Proksima Oriento havu estontecon »

« Mi venis manifestacii kontraŭ tiu venena milito kaj peti finon de la milito »

« Ni hejminiĝu kaj poste ni diskutu por solvi ĉiajn problemojn »

« Sed antaŭ ĉio, necesas haltigi tiun masakron. Por ili, kaj por ni. Por ni, kaj por ili »

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }