/image%2F0553642%2F20140727%2Fob_373621_balcombe.jpg)
27/07/2014
Foto : La 2an de aŭgusto 2013, la loĝantoj de Belcombe bremsas la kamionojn venintajn esplori la subgrundojn. LUKE MACGREGOR/REUTERS
Pasintan someron, la brita vilaĝo Balcombe (Bolkum) frontpaĝis la amaskomunikilojn. Ĝi fariĝis simbolo de la opozicio al hidraŭlika fendado. Miloj da ekologiistaj aktivuloj subtenis premon dum pluraj semajnoj. Ili protestis kontraŭ la esplorlaboroj komencitaj de la firmao Cuadrilla en la celo ekstrakti skistogason. La batalo cedis lokon al ambicia projekto : la loĝantoj de tiu urbeto de Sussex sin lanĉas en produktado de sunenergio.
La membroj de la kooperativo Repower Balcombe kunsidas po dufojojn monate en la vilaĝa lernejo.
Celo : kontentigi 10% el la bezonoj de Balcombe
La generita elektro vendiĝos je reduktita prezo al la terkultivisto kiu konsentis ke sia staltegmento estu kovrita de sunpaneloj.
La kroman produktitan energion aĉetos National Grid, la reto pri elektro-disdono en Unuiĝinta Reĝlando.
Mezdaŭre, la celo de la kooperativo estas instalado de paneloj por generi ekvivalenton de 7,5 ĝis 10% el la elektro-bezonoj de la 2.000 loĝantoj de Balcombe.
(…)
Fino de la polemiko, apero de sunenergia projekto
Interkonsentigi ĉiujn pri starigo de la kooperativo estis aparte decidiga en Balcombe. Antaŭ apenaŭ unu jaro la vilaĝo estis dividita en du opinikampojn : unuflanke, tiuj kiuj ne trovis maloportunaĵon en la borlaboroj komencita de Cuadrilla : aliflanke, tiuj kiuj vigle kontraŭis hidraŭlikan fendadon por ekstrakti hidrokarbidojn eble enfositajn sub ilia verdiĝanta vilaĝo.
Hodiaŭ, Cuadrilla interrompis siajn esplorlaborojn sur la komunumo kaj spuroj ne plu restas de la ekologiista-rezistanta kampejo.
(…)
Interezo je 5% garantiitaj por la investantoj
Por financi la unuan etapon de Repower Balcombe, la fondintoj de la kooperativo ĉerpis en siaj ŝparoj. Kaj ili petis helpon de malavaraj donacantoj. Entute, ili kolektis 33.000 pundojn (ĉirkaŭ 40.000 eŭrojn). La venonta disvolviĝa fazo de la projekto estos malfermata al ĉiuj vilaĝaj loĝantoj. La kooperativo planas rendimentan procenton je 5% por tiuj etaj investantoj.
(…)