Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 juillet 2014 6 26 /07 /juillet /2014 20:42
Barato : vilaĝo prosperas dank’al suno

26/07/2014

Post tridek jaroj sen elektro, barata vilaĝo de nun tute sin provizas dank’al sunenergia sistemo. En Dharnej, tiu memstara eliĝo el mallumo kungruas kun sereneco kaj prospero.

Barata vilaĝo situanta en la Ŝtato Biharo, unu el la plej malriĉaj en la lando, Dharnej estas de nun provizita per sunernergio.

Temas pri la unua barata vilaĝo kie elektro estas entute produktata dank’al suno, por kontentigi la bezonojn de 450 domoj (2.400 loĝantoj), kvindek komercejoj, du lernejoj kaj tiujn de centro dediĉita al edukado kaj sano.

La daŭra produkto de energio prezentas grandajn avantaĝojn por surloka vilaĝa ekonomio. Ankaŭ la infanoj povas studadi vespere dum la virinoj preparas la manĝaĵon tute trankvile.

La publika lumo iluminas la vilaĝajn stratojn, kio permesas multe pli gravan sekurecan senton por la civitanoj. Kaj ni ne forgesu ke la terkultivistoj povas de nun uzadi fidindan energifonton por trakti siajn nutraĵojn.

La fakto ke Dharnej nun ĝuas pri supera vivkvalito estas priparolata en tutaj najbaraj vilaĝoj.

Ankaŭ por Grenpeace, tiu historio estas vere inspira fonto. Tio estas ja nekredeble vidi vilaĝon radii kaj rideti denove dank’al sunenergio.

Projekto efektivigita fare de la komuna laboro de Greenpeace-Barato, loĝantoj kaj organizaĵoj Basix kaj Ceed. Post du monatoj da testoj, la plejaĝulo de la vilaĝo – 80jara – ekfunkciigis la reton dimanĉon 20an de julio, sub la aplaŭdoj de centoj da subtenantoj.

Nur en Barato, pli ol 300 milionoj da personoj vivas sen elektro. Mondskale, ili plu estas ĉirkaŭ 1,3 miliardo funkciantaj sen fidinda elektro-reto laŭ Internacia Agentejo por Energio.

Antaŭ pli ol tridek jaroj, elektro atingis Dharnej-n (Biharo) sed loĝantaro tiam uzadis petrollampojn kaj dizelgenerilojn, kostajn kaj danĝerajn por sano.

Hodiaŭ, la loĝantoj disponas pri moderna elektra lumo, pli modernaj strukturoj por sano kaj sekureco provizita de publika lumo.

Post tridek jaroj da atendo, Dharnej disponas nun pri ĉiuj necesaj iloj por plifortigi solidan surlokan komunumon. La progreso ne plu estas bremsita de la elektro-manko.

Kaj tiu vilaĝo ankaŭ pruvas al dekoj da aliaj ke ankaŭ ili estas kapablaj produkti kaj mastrumi sian propran energion. Gi ankaŭ demonstras ke daŭra energia provizado, sendepende de karbo-centraloj, ja eblas, eĉ en lando kiel Barato !

Ĉar Dharnej estas nur komenco. Milionoj da personoj, en la tuta mondo, plu vivas sen elektro. La barata buroo de Greenpeace faros ĉion eblan por ke multaj aliaj vilaĝanoj aliru fidindan elektran reton, kiun ili mastrumos per si mem.

Ni esperas ke la sistemo de mikro-kradoj, kiu feliĉigas Dharnej-n, inspiros multajn aliajn komunumojn en la tuta mondo.

http://www.reporterre.net/spip.php?article6189

Video kiu prezentas la sunsistemon de mikro-kradoj en Dharnej :

neniammilitointerni - dans Alternativoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }