Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 juillet 2014 3 30 /07 /juillet /2014 14:10
Aŭgusta numero de « Le monde Diplomatique » en Esperanto

30/07/2014

Ĉu kulpas Obama ? - Serge HALIMI

ĈU LI ERARIS, tiu delegito de la usona ŝtato Ilinojso, kiu taksis en oktobro 2002, ke invado al Irako povas nur „vigligi la flamojn en Proksim-Oriento, kuraĝigi en la araba mondo la plej malbonajn impulsojn kaj fortigi la varbkapablon de Al-Kaido” ? Ĉu li estis pli klarvida ol la vicprezidanto de Usono, kiu tiam promesis, ke la usonaj armeoj estos „akceptataj kiel liberigantoj” ? Tamen la dua, s-ro Richard Cheney, hodiaŭ akuzas la unuan, s-ron Barack Obama, ke li agis en Irako kiel perfidulo kaj (...)

http://eo.mondediplo.com/article2096.html

Gabriel García Márquez – Lasta renkontiĝo - Ignacio RAMONET

ONI DIRIS al mi, ke li estas en Havano, sed ke, suferanta, li deziris vidi neniun. Mi sciis, kie li tie kutime loĝas : en belega dometo, malproksime de la centro. Mi telefonis, kaj Mercedes, lia edzino, forbalais miajn skrupulojn : „Tute ne, ŝi diris al mi kun varmo. Tio estas por forteni la tedulojn. Venu, „Gabo” ĝojos vidi vin.” En malseka varmo, sekvamatene, mi paŝis tra aleo de palmoj kaj prezentis min ĉe la pordo de ilia tropika vilao. Mi ne sciis ke li suferas kanceron de limfo, kaj ke li (...)

http://eo.mondediplo.com/article2107.html

Rusaj chart-aviadiloj por Vjetnamujo - Jordan POUILLE

La „arabaj printempoj” kaj la tajlandaj manifestacioj modifis la kutimojn de la rusaj turistoj. Sur la plaĝoj de Phan Thiet kaj de Mui Ne, je ducent kilometroj de Ho-Ĉi-Min-urbo, fiŝkaptistoj kaj hotelistoj adaptiĝas al tiuj novaj venantoj. Kun okuloj ruĝiĝintaj pro sia manio je opiaĵoj, la ŝoforo briligas sian ĵipon, kies karoserio pulse vibras pro surdiga elektronika muziko. Loan alvenis fulmrapide de la „fea rojo”, fluaĵo de ŝlima akvo kiu serpentumas tra okra kanjono kaj por kiu ruzaj kamparanoj (...)

http://eo.mondediplo.com/article2108.html

Kien iras Kubo ? Janette HABEL

Trans sia loga titolo, Cuban Revelations („Kubaj riveloj”) troviĝas inter la libroj plej bone informitaj pri Kubo ekde la komenco de tiu ĉi jarcento. Mark Frank, korespondanto de la Financial Times kaj de la agentejo Reuters, vivis tie dum pli ol du jardekoj. Kiel edzo de kuba flegistino li spertis la ĉiutagajn malfacilaĵojn de la loĝantaro. Sed ĉi tie li koncentras siajn komentojn al la politiko de s-ro Raúl Castro]. La „plano por transvivi” de la prezidanto elektita en 2008, vera rekviemo por la (...)

http://eo.mondediplo.com/article2106.html

La savo de la lago Ĉado, espero de paco - Romano PRODI

Kerne de Sahelo ekzistas risko, ke la lago Ĉado malaperos. Revivigo fariĝas des pli necesa, ke ĝi favorus pacon en tiu nestabila regiono. La eksprezidanto de Eŭropa Komisiono Romano Prodi pledas por la sukceso de la savprogramo. La lago Ĉado troviĝas kerne de regiono de centra Afriko karakterizata de tre rapida dezertiĝo kaj rekorda demografia kresko. Situanta ĉe la rando de Saharo, ĝi estas reagema je la reĝimo de pluvoj, kiuj de ĉiam variigas ties nivelon. La topografio aparte ebena de ĝia baseno (...)

http://eo.mondediplo.com/article2111.html

http://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }