Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 juillet 2014 5 25 /07 /juillet /2014 12:54
Arizono : mortokondamnita, li agonias du horojn sur la ekzekuttablo

25/07/2014

Teksto de la ĉi-suba video:

« « En Usono, Joseph Wood, estis ekzekutita ĉi-merkredon posttagmeze en Arizono. Li estis mortokondamnita en 1989 pro duobla murdo.

La ekzekuto de tiu malliberulo per mortiga injekto daŭris preskaŭ du horojn, dum kutime necesas nur 10 minutojn por forpasi.

La Ŝtatguberniestro Jan Brewer asertis ke Joseph Wood « ne suferis ». Opinio kiun ne dividas la advokato de la kondamnito, kiu rakontas ke sia kliento sufokis dum pli ol unu horo kaj duono.

Astrid Galvan estas ĵurnalisto. Ŝi ĉeestis la ekzekuton. « Ni ĉiuj estis ege ĝenataj, ŝi indikis, ĉar tio daŭris multe pli longe ol antaŭvidite ».

Por la tria fojo de la jarkomenco en Usono, ekzekuto disvolviĝas en tiaj kondiĉoj. La kaŭzo : produktaĵoj de injekto ŝajne malbone preparitaj, malbone dozitaj.

Kelkaj indignas. Sed tio ne estas la kazo de Richard Brown, proksima de unu el la viktimoj de Joseph Wood. « Vi ĉiuj starigas problemojn pri tiuj injektaj aferoj, li diras. Permesu al mi memorigi ke la kondamnito plenumis du terurajn murdojn. Do anstataŭ maltrankviliĝi pri la injektaj efikoj, mi diras « Nu, oni devintus ekpafi kuglon al li … »

Pluraj kontraŭuloj al mortopuno kolektiĝis antaŭ la malliberejo kie Joseph Wood estis ekzekutita. Ili denuncis la « martiriĝon » de la kondamnito » »

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }