Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 juillet 2014 7 13 /07 /juillet /2014 20:19
5 aferoj memorendaj pri la Futbala Mondpokalo 2014

13/07/2014

La Mondpokalo finiĝas post la finalo inter Germanio kaj Argentino. Jen 5 memorendaj aferoj pri tiu evento.

RAJTO AL MANIFESTACIO MINACITA

Unu semajnon antaŭ la komenco de la Mondpokalo, la aŭtoritatoj plifortigis la iniciatojn celante kontroli la protestajn agadojn.

Aliparte, la brazilaj leĝistoj nun diskutas pri serio da proponoj kiuj verŝajne eĉ pli reduktos la rajton al paca manifestacio.

Leĝpropono kontraŭ terorismo, nun diskutita de la kongreso, donas larĝan difinon de terorismo, kiu ekzemple inkluzivos la detruadon de esencaj materialoj kaj servoj. Se tiu teksto estus alpreninta, ĝi povus esti uzita je troa maniero kontraŭ neperfortaj manifestaciantoj.

FAMILIOJ ESTIS ELPELITAJ

La brazilaj aŭtoritatoj elpeladis loĝantojn en Rio-de-Ĵanejro kun plena malrespekto pri homaj rajtoj. Tiuj elpeladoj estis efektivigitaj por ebligi konstruadon de infrastrukturoj por la Olimpioj de 2016.

MILITISTOJ KAJ POLICISTOJ OKUPAS LA FAVELOJN

La militistoj kaj policistoj okupas la favelojn en Rio-de-Ĵanejro. Multaj demandoj stariĝas koncerne uzadon de perforto kaj kontrolo de la komunumoj fare de armeo.

ERIC CANTONA EKKONSCIIGAS PRI LA HOMAJ RAJTOJ PER « LOOKING FOR RIO »

En tiu intervjuo, konsentita al Internacia Amnestio, Cantona reparolas pri la elsendo de sia dokumentfilmo "Looking for Rio". Li parolas pri la ĝojo kaŭzita de la Mondpokalo sed ankaŭ pri la amareco kaj la multaj malobservadoj de homaj rajtoj en tiu lando.

KONCERNE MONPOKALON 2022 EN KATARO, ONI JAM KONSTATAS MALOBSERVADOJN PRI LA LABORISTAJ RAJTOJ

La migrantoj kiuj laboras sur la konstruejoj suferas drastajn laborkondiĉojn pro la tre varmega vetero sed ankaŭ pro la streĉaj tempolimoj de konstruado. Tamen, la dungintoj, tute ne prizorgas ilin. Sur la konstruejoj, akvo kelkfoje mankas. La sekurecaj aranĝoj ne estas respektataj kaj laboristoj ne disponas pri sekurmaterialoj. La akcidentoj estas multnombraj kaj povas konduki al morto de la laboristoj. En kelkaj okazoj, la laboristoj ne sufiĉe manĝas aŭ ne havas aliron al drinkebla akvo. En ilia loĝejo, elektro mankas kaj klimatizado ne funkcias. La subĉielaj kloakoj kaj eluzitaj akvoj apudas kelkfoje la loĝejojn.

http://www.amnesty.fr/Informez-vous/Les-actus/Coupe-du-monde-de-Football-au-Bresil-les-5-choses-retenir-12123?utm_source=twitter&utm_medium=reseaux-sociaux

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }